Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia eklezio • ŝtata eklezio • konfesio | |||||
Komenco | 1809 vd | ||||
Lando(j) | Finnlando vd | ||||
Fondinto(j) | Aleksandro la 1-a vd | ||||
Membro de | Monda Konsilio de Eklezioj • Tutmonda asocio luterana • Porvoo Communion • Konferenco de Eŭropaj Eklezioj • Finnish Ecumenical Council vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando | ||
---|---|---|
La katedralo de Turku, la plej aĝa preĝejo de Finnlando, sidejo de la ĉefepiskopo kaj spirita centro de la eklezio | ||
Orientiĝo | Luteranismo | |
Estro | ĉefepiskopo de Turku/Åbo | |
Geografiaj lokoj | Finnlando | |
Origino | 1809 | |
Apartigita de | Eklezio de Svedio | |
Nombro de membroj | 4 milionoj (en 2012)[1] | |
Oficiala retpaĝaro | http://www.evl.fi | |
La Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando (finne Suomen evankelis-luterilainen kirkko, svede Evangelisk-lutherska kyrkan i Finland) estas, apud la Ortodoksa Eklezio de Finnlando, unu el la du popolaj eklezioj de Finnlando. En ĝi membras 76,4 % de la landaj loĝantoj.[1]
La eklezio konsideris sian komencon, la alvenon de Kristanismo en Finnlando, en la jaro 1155. Finnlando tiam ankoraŭ ne estis memstara, sed parto de Svedio. En 1527, la tuta Svedio, inkluzive de Finnlando, forlasis romkatolikismon kaj akceptis luteranismon, en la formo de memstara Eklezio de Svedio. Plejparton de nuna Finnlando kovris la episkopujo de Åbo, finne Turku, de la sveda eklezio.
En 1809, Finnlando transiris de Svedio al aparta grandprinclando ene de Rusio. La finnlanda parto de la sveda eklezio fariĝis memstara Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. En 1817 la episkop(uj)o de Åbo/Turku estis rangaltigita al ĉefepiskop(uj)o. La finnlanda teritorio estis dividita en plurajn subordigitajn episkopujojn.
Oficialaj lingvoj de la eklezio estas la sveda kaj la finna.
Episkopujoj: