Esperanta Finnlando | |
Esperanta Finnlando 1964, n-ro 2
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | movada revuo |
| |
Lando | Finnlando |
Posedanto | Esperanto-Asocio de Finnlando |
Establodato | 1918 |
Ĉesigita publikado | 1987, Esperantolehti ekde 1989 |
| |
Esperanta Finnlando estis organo de Esperanto-Asocio de Finnlando, kiu aperis inter 1918–1923, 1948–53, 1959–1987. Ekde 1989 ĝi aperas sub nomo Esperantolehti, sed uzas ankaŭ esperantlingvan nomon Esperanta Finnlando. Inter 1918 kaj 1923 la gazeton eldonis la granda libro- kaj gazet-eldona kompanio Otava (Sepstelaro). Pli frue (1907–1910, 1912–1914) aperis gazeto sub la nomo Finna Esperantisto.
La redaktoroj de Esperanta Finnlando estis:
En 1987 la Estraro de Esperanto-Asocio de Finnlando decidis nuligi la aperon de Esperanta Finnlando pro manko de redaktoro. Post tio kiel interna informilo funkciis Cirkulero de EAF.