Epitome Astronomiae Copernicanae | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Johano Keplero |
Lingvoj | |
Lingvo | Nov-Latino |
Eldonado | |
Eldondato | 1621 |
La Epitome Astronomiae Copernicanae (Epitomo de Kopernika Astronomio) estis influa astronomia libro pri la heliocentrisma sistemo publikigita de Johannes Kepler en la periodo 1617 al 1621. Ĝi enhavis partikulare la unuan version en presado de lia tria leĝo de planeda movado. Tiu verko estis intencita kiel lernolibro, kaj la unua parto estis verkita ĉirkaŭ 1615.[1] Dividita en sep sublibroj, la Epitomo kovras multon de la komenca pensaro de Keplero, same kiel liajn postajn sintenojn pri fiziko, metafiziko kaj arketipoj.[2] En la Libro IV li subtenis la sistemon de la Kopernika kosmologio.[3] La Libro V enhavas matematikan subtenon de la vidpunktoj de Keplero.[2] Keplero verkis kaj publikigis tiun verkon paralele kun sia Harmonices Mundi (1619), nome la lastaj Libroj V al VII kiuj aperis en 1621.[4]
Tuj post ties finigo, la libro estis malpermesita fare de la Katolika Eklezio kiel hereza.