Pri la nuntempa irana provinco, en la plej norda parto de la antikva teritorio, vidu artikolon Ilamo
Elamo
Historia regiono kaj imperio
antikva civilizacio • historia lando [+]

LandoIrano
- koordinatoj29° 54′ 0″ N, 52° 24′ 0″ O (mapo)29.952.4Koordinatoj: 29° 54′ 0″ N, 52° 24′ 0″ O (mapo)


Elamo (Tero)
Elamo (Tero)

Elamo (Irano)
Elamo (Irano)
DEC
Elamo
Elamo

Map
Elamo
Vikimedia Komunejo:  Elam [+]
vdr

Elamo estis antikva regno en la sud-okcidento de la moderna Irano, oriente de la Tigriso kaj norde de la Persa Golfo. Por antikvuloj ĝi estis konata kiel 'huwaja' (perse), 'elimais' (greke), 'elam' (hebree), la elamanoj mem ĝin nomis 'haltamtu'. Al Elamo apartenis kvar urboj: Avan, Anŝan, Simaŝ kaj Susa (Suzo), la ĉefurbo. Nuntempe la kerna parto de la regiono nomiĝas Ĥuzestano kaj ĝi troviĝas en Irano. Elamo estas ankaŭ la nomo de provinco de tiu lando, pli norde.

Elamo estas konata per sia inolinia sistemo de heredsinsekvo. Kulture, Elamo estis malpli sukcesa, ol siaj najbaroj - Sumero kaj Babilono - kaj multon importadis de ili. Ekzemple, la skribo estis prenita de la sumeranoj, la arkitekturo de babilonanoj. Ekzistas malmulte da literaturaĵoj de Elamo kaj nenio estas konata pri ilia religio.

La elama lingvo estas malbone pristudita fare de sciencistoj, sed ĝi neniel rilatas al la sumera, la ŝemidaj kaj la hindeŭropaj lingvoj, kaj nenia moderna lingvo originas el ĝi. Kelkaj fakuloj provis kunligi ĝin kun la dravida lingvaro. Antaŭ 3000 jaroj elamanoj kreis duonpiktografan skribsistemon, nomitan pra-elama. Pli poste kojnoforma skribo estis enkondukita.

Dum longaj tempintervaloj nenio aŭdeblis pri la elama historio, ĝiaj situo kaj statuso.

en la 18-a jarcento antaŭ nia erao, Elamo situis rande de granda Babilono, sed dum la jarcentoj la fortoj ŝanĝiĝis
Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao
situo de la antikva Elamo (oranĝkolore markita) kun modernaj persaj priskriboj

Kronologio

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.