Libro de los exemplos del Conde Lucanor et de Patronio | |
---|---|
![]() | |
novelaro • Q108329751 | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Don Juan Manuel |
Lingvoj | |
Lingvo | mezepoka hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1575 |
Ĝenro | exemplum |
El conde Lucanor (La grafo Lukanoro, kaj origine en malnova kastilia, Libro de los exiemplos del Conde Lucanor et de Patronio) estas rakontara verko de la mezepoka Literaturo de Hispanio verkita inter 1331 kaj 1335 de Don Juan Manuel,[1] hispana nobelo kaj nepo de la reĝo Ferdinando la 3-a.
La libro estas komponita per kvin partoj, el kiuj la plej konata estas serio de 51 exempla aŭ moraligaj arkontoj elprenitaj el diversaj fontoj, kiel el Ezopo kaj aliaj klasikuloj, same kiel de tradiciaj arabaj arkontoj. La «Historio de la dekano de Santiago kaj la magiisto de Toledo» (9a rakonto) havas similaĵojn kun tradiciaj japanaj arkontoj, kaj la historio de virino nomita Doña Truhana (9a rakonto) — konata kiel «Rakonto de la laktistino», sed iom modifita — estis identigita de Max Müller kiel originita en la hindia ciklo Panĉatantra.
El conde Lucanor estis verkita, probable plejparte, en la kastelo de Molina Seca, nuntempa Molina de Segura, en Regiono Murcio, ĉar en tiu epoko, kaj la enmurega komplekso kaj la urbo mem, formis parton de la teritorioj de la Infanto Juan Manuel, kie li pasigis longajn sezonojn. La gravo de la loko rilatis al ties proksimeco de Murcia ĉefurbo, survoje al tiu.
La eduka kaj morala celo estas la ĉefa trajto de la libro. El conde Lucanor startigas la konversacion kun sia konsilisto Patronio, al kiu starigas probleman demandon pri kiu petas solvigan konsilon. Patronio ĉiam respondas humile, asertante, ke ne necesas konsilo al tiom elstara persono kiel la grafo, sed proponas rakonton de historio el kiu la grafo povos elpreni instruon por la solvo de la problemo. Tiaj rakontoj estas exempla aŭ ekzemploj, nome ĝenro tre populara en la mezepoka literatura tradicio. La konstanta strukturo de la rakonto finiĝas per duverso kiu resumas la instruon.
——. «The Conde Lucanor: The First Exemplo»" MLN 84 (1969): 286-92.