Eckhard Bick | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de julio 1958 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio • Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | vortaristo • lingvisto • esperantisto |
Eckhard BICK (naskiĝis la 16-an de julio 1958)[1] estas germana esperantisto, kuracisto kaj lingvisto vivanta en Danio.
Eckhard Bick pasigis siajn lernejajn jarojn en Bonno, studis medicinon en la Bonna universitato, sed post la finstudo de medicino en 1984 ne serĉis dungiĝon kiel kuracisto, laborante kaj plu studante kiel esploristo en Komputa lingvoscienco. Iom post lia edziĝo al danino la familio ekloĝis en Danio - jam fine de 1986 la familia adreso en Arhuzo estas dokumentita.[1]
Bick akiris diplomojn en la angla (1983), medicino (1984) kaj pedagogio (1985) en la Universitato de Bonn kaj magistrecon (M.A.) pri nordiaj lingvoj kaj la portugala de la Instituto por Lingvistiko ĉe la Universitato en Aarhus (1994-99). La disertacia projekto de Bick en leksikografio priskribis "Palavras", tiel nomatan progresnivelan analizilon kaj dependecan gramatikon por la portugala lingvo, kiuj ambaŭ estas bazitaj sur la paradigmo de deviggramatiko[2] kaj subtenitaj de tekstaro-bazita esploro. La tezo analizas portugalan vortfaradan morfologion, morfosintakson, sintakson, semantikon kaj semantikan analizon, same kiel komputilhelpatan lernadon kaj tradukon.[3]
Eckhard Bick laboras pri komputa lingvoscienco ekde 1988 kaj eniris la Instituton por Lingvo kaj Komunikado (ISK) en 1996.
Kiel kuracisto li aparte interesiĝis pri akupunkturo kaj rilataj teĥnikoj.
Li aktivis en la junulara grupo de Bonn kaj en Germana Esperanto-Junularo. Li estas kunaŭtoro de "Tesi, la testudo" (Esperanto-lernolibro por germanoj) kun ilustraĵoj de Uta Hasekamp kaj publikigis diversajn esperantlingvajn ludojn. Li tradukis al Esperanto kelkajn librojn, kantojn kaj teatraĵojn. Li estis estrarano de la Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) en 1987. Li estis estrarano de Dana Esperanto-Asocio.
Krome, Eckhard Bick estas aŭtoro de ampleksa Esperanto-dana vortaro kun ĉ. 35.000 kapvortoj (1990, 342 p.). Laŭ la amplekso komparebla kun la klasika vortaro de Lorenz Friis kaj Peter Frey ("Store Esperanto-Dansk Ordbog", tri eldonoj 1938, 1953, 1969, ĉ. 31.000 kapvortoj), ĝi tamen estas pli moderna kaj la hodiaŭ gvida vortaro de ĝia tipo.
Ekde 1996 Bick gvidis la projekton de Vida Interaktiva Sintaksa Lernado ĉe la Instituto por Lingvo kaj Komunikado ĉe la Universitato de Suda Danio, kie li estas okupita en la koncipado kaj programado de gramatikaj iloj por la Interreto. Li ankaŭ konstruas deviggramatikon[2] kaj frazan strukturon gramatikon por la VISL-aj lingvoj, vortfaradajn rimedojn kaj prinotitan tekstaron.[4] Konata kiel Treebank, ĉi tiuj tekstaroj inkluzivas gramatikan analizon por ĉiu vorto; lia VISL-a teamo produktis tian mane reviziitan lingvan datumon por 27 lingvoj kaj, en kunlaboro kun GrammarSoft, kiu surmerkatigas la teknologion, evoluigis regul-bazitajn etikedojn kaj sintaksajn analizilojn por naŭ lingvoj, inkluzivantaj anglan, portugalan, Esperanton kaj la skandinavajn lingvojn.[5]
Kiel lingvisto, Bick esploras analizon de naturaj lingvoj kaj tekstaran lingvistikon. Kvankam li specialiĝis en portugala kaj dana, li evoluigis deviggramatikon por angla, hispana, franca kaj Esperanto.[4]
Trovu « Eckhard Bick » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |