Eastman Kodak | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
negoco • entrepreno • camera manufacturer • publika kompanio • holdingo vd | |||||
Dum | 1880 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | publika kompanio | ||||
Fondintoj | George Eastman • Henry A. Clark • Henry A. Strong vd | ||||
Sidejo | Roĉestro | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Jeff Clarke | ||||
Dungitoj | 97 222 (stato: 2019) | ||||
Agokampo | programaro • list of products manufactured by Kodak | ||||
ISIN-kodo | US2774614067 | ||||
filiaj kompanioj | Kodak (Israel) • Kodak (Japan) • Kodak (Canada) • Kodak (Germany) • Kodak (France) vd | ||||
Posedataj kompanioj | Kodak Gallery • Kodachrome • Eastmancolor • Interactive Systems Corporation • Kodak Tower • Kodak • Kodak EasyShare vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Eastman Kodak Company, plej ofte konata kiel Kodak, estas usona teknologia entrepreno kiu koncentriĝis al bildaj produktoj, kun historia bazo sur fotografio. La entrepreno havas sidejon en Roĉestro, Nov-Jorkio, Usono kaj krome en Nov-Ĵerzejo.[1]
Ĝi estis fondita de George Eastman en 1892.
Kodak provizas enpakadon, funkciajn presaĵojn, grafik-komunikadajn kaj profesiajn servojn por entreprenoj ĉirkaŭ la mondo. Ĝiaj ĉefaj komercsegmentoj estas Cifereca Presado, Grafiko, kaj Komercaj Filmoj.[2][3]
Kodak estas plej konata por fotografiaj filmoproduktoj. Dum la plej granda parto de la 20-a jarcento Kodak havis dominan pozicion en komercado de fotografia filmo, kaj en 1976, havis 90% el la merkato de fotografia filmovendo en Usono. La ĉie-eco de la firmao estis tia ke ĝia vortumo "Kodak-momento" eniris la komunan leksikonon por priskribi personan okazaĵon kiu postulis esti registrita por posteularo.[4]
Kodak komencis barakti finance en la finaj 1990-aj jaroj kiel rezulto de la malkresko en vendado de fotografia filmo kaj ĝia malrapideco en transiro al cifereca fotarto, malgraŭ esti inventinta la kernan teknologion uzitan en nunaj ciferecaj fotiloj.[5] 2007 estis la plej lastatempa jaro en kiu la firmao faris profiton.[6] Tamen, Kodak finis sian plej lastatempan impostan kvaronon raportante 19M USD profiton.[7] Kiel parto de turniĝostrategio, Kodak temigis ciferecan fotarton kaj ciferecan printadon kaj provis generi enspezojn tra agresema patentoproceso.[8][9]