Dornach | |
---|---|
Blazono de Dornach | |
Goetheanum en Dornach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Dorneck |
Geografia situo | CH1903: 613525 / 258726 (mapo)47.4791666666677.6180555555555Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613525 / 258726 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6071 |
Areo | 5,77 km² |
Alteco | 338 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4143 |
Komunumkodo | 2473 |
Mapo de Dornach | |
Dornach estas la ĉefloko de la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 6 071 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝi famiĝas ĉefe kiel centro de la antropozofia movado.
La komunumo Dornach situas ĉe la bordo de la rivero Birs proksimume 10 kilometrojn sudoriente de Bazelo. Kun la najbaraj komunumoj Reinach en okcidento kaj Arlesheim en sudo Dornach praktike kunkreskis kaj formas integran parto de la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,77 km², de kiuj 46,3% estas kovritaj de arbaro, 17,3% servas por agrikulturo kaj 35,5% por setlado. [1]
Dornach limas al Arlesheim (Kantono Bazelo Kampara), Gempen, Hochwald, Duggingen (Kantono Bazelo Kampara), Aesch (Kantono Bazelo Kampara) kaj Reinach (Kantono Bazelo Kampara).
Dornach situas ĉe la fervojlinio de Bazelo al Delemonto kaj estas servata de la regiona trajnlinio S3. Oriente de la komunumo pasas la ekspresvojo H18 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Bazelo al Delemonto.
La unua dokumenta mencio de Dornach datiĝas el la jaro 1223 kiel Tornacho.
|