Diana Ross | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Diana Ross | |||||
Naskonomo | Diana Ernestine Earle Ross | ||||
Naskiĝo | 26-an de marto 1944 (80-jaraĝa) en Detrojto | ||||
Religio | Baptismo vd | ||||
Etno | afrik-usonano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Cass Technical High School vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Arthur Ross vd | ||||
Edz(in)o | Arne Næss, Jr. (1986–2000) Robert Ellis Silberstein (en) (1971–1977) vd | ||||
Amkunulo | Berry Gordy • Gene Simmons vd | ||||
Infanoj | Tracee Ellis Ross • Evan Ross • Rhonda Ross Kendrick vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto filmproduktoro komponisto muzikproduktisto aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1959– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Diana Ernestine Earle ROSS (26a de marto 1944) estas usona kantistino, aktorino, diskoproduktorino kaj foja kantokomponistino. Naskiĝinta kaj kreskinta en Detrojto, ŝi famiĝis kiel fonda membro kaj ĉefkantistino de la voĉa grupo The Supremes, kiu, dum la 1960-aj jaroj, iĝis la plej sukcesa el Motown kaj ĝis nun la plej sukcesa voĉa grupo el Usono same kiel unu el la plej diskovendantaj inaj grupoj de la mondo tiame.
Kiel parto de Supremes, Ross ĉefe rivalis kun la kariero de the Beatles en tutmonda populareco, kaj ŝia sukceso ebligis por estontaj afrikusonaj ritmenblusuloj kaj soululoj atingi gravajn sukcesojn. La grupo registris diskon kiu iĝis dekdufoje numero unu en Billboard Hot 100.
Post sia foriro el la Supremes en 1970, Ross produktis sian komencan soloan albumon, nome Diana Ross, kiu enhavis la sukcesaĵojn "Reach Out and Touch (Somebody's Hand)" kaj la sukcesaĵon #1 nome "Ain't No Mountain High Enough". Ŝi publikigis la albumon Touch Me in the Morning en 1973. Ties titoliga kanto "Touch Me in the Morning" atingis la #1, nome ŝia duan. Ĉirkaŭ 1975, la akustika trako Mahogany inkludis sian 3an numeron unu "Theme from Mahogany (Do You Know Where You're Going To)". Ŝia albumo de 1976 nome Diana Ross inkludis ŝian kvaran sukceson #1 nome "Love Hangover". En 1979, Ross publikigis sian unuan or-atestiligitan albumon nome The Boss. Ĉirkaŭ 1980 aperis ŝia albumo Diana kiu atingis #2 ĉe Billboard kaj generis la #1 nome "Upside Down" kaj la internacian sukceson "I'm Coming Out". Post abandoni Motown, Ross atingis sian sesan kaj finan #1 per la dueto "Endless Love".
Ross ankaŭ kuraĝis aktori, kaj ricevis nomumojn al Ora Globo kaj al Oskar-premio pro sia ludo en Lady Sings the Blues (1972). Ŝi ankaŭ stelulis en du aliaj filmoj, nome Mahogany (1975) kaj la klasika The Wiz (1978); posta aktorado inkludis rolojn en televidaj filmoj kiaj Out of Darkness (1994) kaj Double Platinum (1999).
Krom aventuroj en Broadway, Ross estis nomigita la "Female Entertainer of the Century" (distrino de la jarcento) fare de la gazeto Billboard. En 1993, la Guinness-libro de rekordoj deklaris Ross la plej sukcesa muzikistino en historio pro ŝia sukceso kaj en Usono kaj en Britio ĉar havis pli sukcesaĵojn ol iu ajn artistino kun totalo de 70 sukcesaĵoj kaj kun Supremes kaj kiel soloa artisto. Ross vendis pli ol 100 milionoj da diskoj tutmonde kiam oni enkalkulas kune ŝiajn eldonojn kun la Supremes kaj kiel soloa artistino.
En 1988, Ross estis enmetita en la Rock and Roll Hall of Fame kiel membro de Supremes kun Florence Ballard kaj Mary Wilson. Ŝi ricevis la honorojn de Kennedy Center en 2007 kaj la premion Grammy al Karieratingoj en 2012.