Daniel BERNOULLI (naskiĝis la 8-an de februaro 1700 en Groningen, mortis la 17-an de marto 1782 en Basel) estis svisa matematikisto kaj fizikisto. Li laboris kun Leonhard Euler pri ekvacioj, kiuj portas iliajn nomojn. La teoremo de Bernoulli havas gravegan signifon por la aerodinamiko.