Cuamba | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo municipality of Mozambique (en) vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 49′ S, 36° 33′ O (mapo)-14.8236.548611111111Koordinatoj: 14° 49′ S, 36° 33′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cuamba [+] | |||
Cuamba estas grandurbo, administra centro de distrikto kaj universitata urbo en Mozambiko. Ĝi estis konata dum dominado de portugaloj, kiel Nova Freixo (=Nova Cindro).
Cuamba situas sur altebenaĵo laŭ rivero en la norda sekcio de la lando.
Cuamba havas flughavenon. Ĉefvojo inter Nampula-Lichinga trairas la urbon, krome kuras grava vojo al Pemba (Mozambiko). Ankaŭ fervojo Nacala-Malavio tuŝas la urbon kaj loka trajno kuras al Lichinga.
En Cuamba la averaĝa temperaturo varias somere inter ĉirkaŭ 30 °C kun sekeco, vintre ĉirkaŭ 18 °C kun pluvoj. Jare pluvas ĉirkaŭ 1000 mm.