Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bastia (stacidomo). |
Bastia | |||||
---|---|---|---|---|---|
La eklezio Sankta Johano la Baptisto kaj la haveno.
| |||||
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Korsiko | ||||
Departemento | Haute-Corse (prefektejo) | ||||
Arondismento | Bastia (ĉefurbo) | ||||
Kantono | ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
Komunumaro | CA de Bastia | ||||
Ĝemelurboj | Erding (Bavario, Germanio) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 2B033 [+] | ||||
Poŝtkodo | 20200 • 20600 | ||||
Retpaĝaro | http://www.bastia.fr/ | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 48 768 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 516 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 42°42′3″N 9°27′1″O / 42.70083°N, 9.45028°O (mapo)Koordinatoj: 42°42′3″N 9°27′1″O / 42.70083°N, 9.45028°O (mapo) | ||||
Alto | 30 m (de 0 al 963 m) | ||||
Areo | 19,38 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bastia [+] | |||||
Bastia [bastia] (origine korsike kaj itale, transprenita ankaŭ al la franca) estas franca ĉemara urbo lokita en la regiono Korsiko. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Haute-Corse (jen france, korsike Cismonte, "ĉi-flanke de la montoj", esperante Alta Korsiko, fakte temas pri la norda duono de la mediteranea insulo). Bastia situas je la nordoriento de la insulo, baze de la korsika kabo.
Antaŭ la alveno de la Ĝenovanoj, ekzistis mezgranda vilaĝo nomita Cardo supre de la marbordo. La nuna, ĉemara loko de Bastia, kontraŭe, grupigis nur kelkajn fiŝistajn domojn, kaj estis nomita Porto Cardo. Pliposte, la Ĝenovaj instancoj elektis enloĝiĝi ĉe la marbordo, kie ili starigis citadelon, la bastiglia. Tiu ĉi progrese fariĝis pli granda ol Cardo, kaj akiris la nomon Bastia.
La urbo estas la ĉefa haveno kaj la plej komerca urbo de Korsiko, kvankam ĝi ne estas la plej multhoma, kio estas Ajaccio plisude.