Barbado aŭ Barbadoso (angle Barbados) estas insula ŝtato kaj respubliko, unu el la Malgrandaj Antiloj. Ĝi situas en Norda Atlantiko, 100 km oriente de la Kariba Maro kaj la Alventaj Insuloj [1].
Barbadon enloĝis kariboj ekde la 13a jarcento, kaj antaŭe aliaj amerikaj indiĝenoj. Portugalio pretendis pri la insulo inter 1532 kaj 1536, nomante ĝin "Os Barbados" (esperante: "La barbuloj"), sed la portugaloj ĝin forlasis ĉirkaŭ 1610, kaj en 1625, anglaj maristoj pretendis la insulon por Anglio, poste Britio. Barbado sendependiĝis disde Britio en 1966, kaj iĝis parto de la Komunumo de Nacioj [2].
Barbado estas ĉefa ircelo de turistoj en la Karibio, kaj turismo estas ĝia ĉefa industrio [3]. Ĝi estas ankaŭ la plej disvolviĝinta lando en la regiono, kaj, en 2010, la ununura lando en la regiono kiu nomiĝas "Evoluinta lando" laŭ la IMF.
La etimologio de la nomo "Barbado" ne estas certa.
La insulo aperis en hispanaj mapoj en 1511, nomiĝis Isla de los Barbados.[4] Tio kredeble estas hispana traduko de portugala nomo, ĉar la unuaj eŭropanoj kiuj malkovris la insulo estis portugalaj maristoj. Kiam la portugala esploristo Pedro a Campos formale pretendis posedrajton de la insulo en 1536, li nomis ĝin Ilha Barbados aŭ Ilha de os Barbados.
La nomo Ilha de os Barbados (aŭ Isla de los Barbados) ne klaras. Ĝi signifas insulo de la barbhavaj, sed ne klaras kiu havas la barbojn aŭ kio la barboj estas. Tradicie, estis kredite, ke "la barbhavaj" aludas la barbhavan figarbon (ficus citrifolia), kiu havas pendantajn radikojn kiu similas barbojn.[5] Sed ankaŭ eblas, ke "la barbhavaj" aludas la indiĝenan popolon kariboj, kiu havis barbojn kaj estis danĝeraj batalistoj kaj kanibaloj kiujn la eŭropanoj timis.[6]
Kiam britaj maristoj pretendis posedrajton de la insulo en 1625, ili nomis la insulon simple kiel Barbados. Tiu ankoraŭ estas la angla nomo hodiaŭ.
Barbado konsistas el 11 paroĥoj:
|
Sankta Mikaelo kaj Krista Kirko estas la plej loĝataj paroĥoj. Kune ili havas pli ol duonon de la loĝantaro. La ĉefurbo, Briĝurbo, situas en la okcidento de Sankta Mikaelo. La ĉefa flughaveno, Internacia Flughaveno Grantley Adams, situas en la sudo de Kristo Kirko.
Sankta Filipo kaj Krista Kirko estas la plej grandaj paroĥoj. Kune ili estas pli ol kvarono de la insulo.
Sankta Georgo kaj Sankta Tomaso situas en la mezo de la insulo, kaj estas la nuraj paroĥoj sen marbordoj. Sankta Petro estas la nura paroĥo kiu havas du marbordojn.
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estis la reprezentanto en Barbado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, iam la ŝtatestro de Barbado. En la 30-a de novembro 2021 Barbado iĝis respubliko, kun Sandra Mason anstataŭante la reĝinon Elizabeto kiel ŝtatestro.[7]
Barbado apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
|