Por samtitola artikolo vidu la paĝon AVE.
Asocio de Verduloj Esperantistaj
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio
Komenco 1984 vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) estas Esperanta ne-registara organizo, kiu ĉefe okupiĝas pri mediprotektado, paco, homaj rajtoj kaj bestaj rajtoj.

AVE-membroj parolas Esperanton kaj estas Verduloj (parte verd-partianoj) aŭ subtenas ekologiajn, socialajn, pacajn kaj viv-rilatajn temojn. AVE pensas tutglobe kaj agas surloke kaj celas informi siajn politike verdajn geamikojn pri la avantaĝoj de Esperanto. AVE informas siajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de verda politiko.

AVE estis fondita 1984 en Liège (Belgio) okaze de la unua renkontiĝo de la Eŭropaj Verdaj Partioj, samloke. El la fondintoj: Christopher Fettes (kiu fondis la AVE-NOvaĵojn, AVENO), Jean-Claude Thumerelle, Maire Mullarney kaj Wolfgang Günther.

AVE havas ĉirkaŭ 300 membrojn kaj interesulojn sur la 5 kontinentoj.

AVE eldonas sian bultenon AVENO, kunlaboris je VERDire (ekologiisma gazeto en Esperanto) kaj tradukas gravajn tekstojn el/de/por la Verdaj Partioj kaj ekologiistoj.

La bulteno AVENO servas por la reciproka informo kaj aperas dufoje jare. AVE kunlaboras kun UEA kaj SAT, krome kun diversaj organizoj kiel ekz-e la "Federacio de la Eŭropaj Verdaj Partioj" kies "Programajn Gvidliniojn" ĝi tradukis en Esperanton.

Komuna aktiveco de AVE povus esti rilate al

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.