Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Logotipo de AELA, el koverto uzita en 1934

La Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA) estis eldonkooperativo, fondita en 1933 de Literatura Mondo, konkrete de Vilmos Bleier, ties teknika kunordiganto kaj posedanto. Ĝi faciligis kaj sekurigis la aperon de multaj verkoj originalaj kaj tradukaj.

Ĝia celo estis doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. En la unua jaro ĝi havis 960 membrojn, kiuj ricevis 6 librojn, en 1934 ili ricevis 10 librojn.

En marto 1935 V. Bleier lanĉis la ideon fondi grupon de AELA kun nomo "Akcelantaj Esperantistaj Libro-Amikoj" (AKCELA) kun celo plivastigi la agokampon ĝis eldono de gravaj kaj valoraj verkoj, kies librojn la anoj de AKCELA ricevos "presitaj sur luksa papero, binditaj en imitita ledo, numeritaj kaj dediĉitaj mane". Sed baldaŭ li turnis sin al pli promesplena Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo.

Libroserio de AELA

El Esperanto, novembro 1932, speciala numero.
Malantaŭa kovrilpaĝo de Dancu Marionetoj!, 1933.

Eksteraj ligiloj