Anarkiismaj pensoskoloj povas diferenci fundamente, subtenante ion el ekstrema individuismo al kompleta kolektivismo.[1] La tendencoj de anarkiismo estis ofte ĝenerale dividitaj en kategorioj de sociala kaj individuisma anarkiismo aŭ similaj duecaj klasigoj.[2][3] Anarkiismo estas ofte konsiderata radikala maldekstrema ideologio,[4][5] kaj multo de anarkiisma ekonomiko kaj de anarkiista jura filozofio respegulas kontraŭaŭtoritatajn interpretojn de komunisma, kolektivisma, sindikatisma, reciprokisman, aŭ partoprena ekonomikoj.[6] Je iu punkto "la kolektivisma, komunisma, kaj liberala kaj individuisma tendencoj de pensaro el kiuj anarkiistoj elprenas sian inspiron ekmontras pliiĝantan distingan kvaliton, subtenante la aperon de nombraj anarkiismaj skoloj."[7]
Antropologo David Graeber notis ke dum la ĉefaj skoloj de Marksismo ĉiam havas fondintojn (ekz. Leninismo, Trockiismo, Maoismo), la skoloj de anarkiismo "preskaŭ ĉiam aperas el ia tipo de organiza principo aŭ formo de praktiko", citante anarkisindikatismon, individuisman anarkiismon, kaj platformismon kiel ekzemploj.[8]