Aleksandro la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
imperiestro de Rusia Imperio | |||||
Aleksandro la 2-a
| |||||
Regado | 1855 – 1881 | ||||
Antaŭulo | Nikolao la 1-a | ||||
Sekvanto | Aleksandro la 3-a | ||||
Kronado | 7-a de septembro 1856 en Moskvo | ||||
Blazono de Rusio
| |||||
Persona informo | |||||
Александр II Николаевич | |||||
Naskonomo | Александр II Николаевич Романов | ||||
Naskiĝo | 29-a de aprilo 1818 en Moskvo Kremlo | ||||
Morto | 13-a de marto 1881 en Sankt Peterburgo | ||||
Mortis pro | hommortigo • reĝomortigo vd | ||||
Mortis per | hemoragio vd | ||||
Tombo | Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Loĝloko | Vintra Palaco vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Romanov | ||||
Patro | Nikolao Pavloviĉ | ||||
Patrino | Aleksandra Teodorovna | ||||
Gefratoj | Grand Duchess Maria Nikolaevna of Russia • Grand Duchess Elizabeth Nikolaevna of Russia • Olga Nikolaevna of Russia • Grand Duchess Alexandra Nikolaevna of Russia • Grand Duke Michael Nikolaevich of Russia • Grand Duke Nicholas Nikolaevich of Russia • Konstantin Nikolajeviĉ Romanov vd | ||||
Edz(in)o | Maria Alexandrovna of Russia (Marie of Hesse) • Catherine Dolgorukov vd | ||||
Infanoj | Aleksandra (1842—1849), Nikolao (1843—1865), Aleksandro (1845—1894), Vladimiro (1847—1909), Aleksio (1850—1908), Maria (1853—1920), Sergio (1857—1905), Paŭlo (1860—1919) | ||||
Parencoj | Natalia Nordman vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto • ŝtatreprezentanto • monarko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandro la 2-a (ruse Александр II Николаевич Романов; naskiĝis la 29-an de aprilo 1818, mortis la 13-an de marto 1881) estis imperiestro de la Rusia Imperio ekde 3-a de marto 1855 ĝis lia morto. Li restis en la historio kiel Aleksandro Liberiganto. Li apartenis al rusa monarka dinastio Romanov.
Liaj gepatroj estis geimperiestroj Nikolao la 1-a kaj Aleksandra Teodorovna (naskita Frederica Louise Charlotte Wilhelmina princino de Prusio).
Li estis la unua filo en la familio kaj do lin oni deinfanece edukis kiel heredonto de la rusia trono.
Post atingo de matura aĝo en 1834 lia patro, imperiestro Nikolao la 1-a, enigis Aleksandron en ĉefajn ŝtatajn instituciojn. Ekde 1834 la granda princo okupis postenon en Senato, ekde 1835 li estis membro de Ŝtata Sinodo kaj en 1842 li eklaboris en la ministraro.
Imperiestro de Rusia Imperio Nikolao la 1-a mortis la 2-an de marto 1855. Tuj la heredinton de la rusia trono, grandan princon Aleksandron oni proklamis kiel nova reĝo de la lando sub nomo Aleksandro la 2-a. La 7-an de septembro 1856 en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo okazis lia kronado.
Dum tridekjara reĝado de Nikolao la 1-a Rusio pozitive evoluadis. Tamen la militaj sukcesoj de Rusio rezultigis negativan reakcion en Okcidento. Britio kaj Francio apogintaj Otomanan Imperion sukcesis dum rusia-turka milito en Krimeo. Aleksandro la 1-a estis devigita akcepti la parizan traktaton de 1856, laŭ kiu Rusio perdis kelkajn siajn teritoriojn.
En 1841 granda princo Aleksandro edziĝis al princino Marie von Hessen-Darmstadt, kiu post ortodoksiĝo nomiĝis Maria Aleksandrovna (1.07.1824 — 22.05.1880). Ŝia origino ne estas tute klara, ĉar ŝiaj realaj gepatroj ŝajne estis dukino Wilhelmine von Hessen-Darmstadt kaj ŝia ĉambelano barono August Freiherr von Senarclens de Grancy. Tiea reganto Ludwig II von Hessen und bei Rhein konfirmis la knabinon kiel sia propra filino por eviti internacian skandalon.
La geedzoj havis ok gefilojn: Aleksandra, Nikolao, Aleksandro, Vladimiro, Aleksio, Maria, Sergio kaj Paŭlo.
Kelkfoje oni atencis la imperiestron Aleksandron la 2-an. En 1866 en Sankt Peterburgo lin malsukcese pafis Karakozov. En 1867 en Parizo lin provis murdi pola enmigrinto Berezovski. En 1879 en Sankt Peterburgo fiaskis Solovjov. Du eksplodoj en 1879 kaj en 1880 ne atingis siajn celojn. Por preventi atencojn kaj protekti vivon de la imperiestro oni establis eĉ specialan Komisionon. Sed la 13-an de marto 1881 bomba eksplodo, kiun realigis Ignatio Grinevickij, murdis la imperiestron de Rusia Imperio Aleksandron la 2-an, kiu tiam veturis en sia kaleŝego laŭlonge de Ekaterininskaja kajo de Sankt Peterburgo. Lin oni sepultis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo en la familia kripto de dinastio Romanov. Lia tombo estas farita el malsama materialo (griza-verda jaspo anstataŭ blanka marmoro).