Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albi |
Albi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Albi kaj ties katedralo
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: Devizo : « Stat baculus vigilatque leo turresque tuetur » ("La sceptro staras, la leono vigilas kaj la turojn protektas.") | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Okcitanio | ||||
Departemento | Tarn (prefektejo) | ||||
Arondismento | Albi (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 6 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 81004 [+] | ||||
Poŝtkodo | 81000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ino Stéphanie Guiraud-Chaumeil 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 49 714 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 123 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 56′ N, 2° 9′ O (mapo)43.9280555555562.1458333333333Koordinatoj: 43° 56′ N, 2° 9′ O (mapo) | ||||
Alto | 169 m [+] | ||||
Areo | 44,26 km² (4 426 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Albi [+] | |||||
Monda heredaĵo | |||||
Lando | Francio | ||||
Tipo | kultura heredaĵo | ||||
Kriterioj | iv, v | ||||
Fonto | 1337 | ||||
Regiono** | Eŭropo | ||||
Registra historio | |||||
Registrado | 2010 (34-a sesio) | ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||||
Albi (jen france kaj okcitane) estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la departemento Tarn. Ĝi troviĝas en la regiono Okcitanio kaj havas proksimume 50.000 loĝantojn.
Kvankam albigensismo, mezepoka herezo (aŭ katarismo) ŝuldas sian nomon al la ĉirkaŭaĵoj de tiu urbo, fakte ĉi lasta ne havis pli multajn anojn de tiu herezo ol la cetero de Langvedoko.
Albi ĝuas belegan situacion sur monteto super la rivero Tarn.
Albi estas unu el la "rozkoloraj" urboj de sudokcidenta Francio, samkiel Tuluzo aŭ Montauban, pro la koloro de la brikoj per kiuj la tuta urbo estis konstruita.
La fortikigita katedralo Sainte Cécile, el videblaj rozkoloraj brikoj, konstruita inter 1282 kaj 1480, kun siaj mirindaj pentraĵoj kaj la episkopa palaco, kie nun hejmas la muzeo pri la pentristo Toulouse-Lautrec estas la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo. Sed menciindaj estas ankaŭ la mezepokaj mallarĝaj stratoj, kaj la multnombraj preĝejoj kaj kapeletoj de la urbocentro.
La 31-an de julio 2010, en Brasilia, la « Episkopa Urbo Albi », kiu entenas la katedralon Sainte-Cécile, la episkopan Palacon de la Berbie, la preĝejo Saint-Salvi kaj ties klostro, la bordoj de la rivero Tarn kaj la malnova Ponto kaj pluraj konstruaĵoj klasigitaj kiel historiaj monumentoj estis aldonitaj al al listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Albi estas la naskiĝloko de Toulouse-Lautrec kaj de La Pérouse (1741 - 1788), esploristo kiu malkovris plurajn insulojn de la Pacifika Oceano.