Alberto Sordi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Alberto Sordi | |||||
Naskiĝo | 15-an de junio 1920 en Romo, Latio, ![]() | ||||
Morto | 24-an de februaro 2003 (82-jaraĝa) en Romo, Latio, ![]() | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Campo Verano vd | ||||
Lingvoj | itala • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • teatra aktoro • scenaristo • filmaktoro • kantisto • dublaktoro • televida aktoro • komikisto • komponisto • aktoro • reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1937–1998 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alberto SORDI (Romo, 15-a de junio de 1920 - 25-a de februaro de 2003) estis fama itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo. Kun Marcello Mastroianni, Ugo Tognazzi, Nino Manfredi kaj Vittorio Gassman li estis unu de la grandaj figuroj de la commedia all'italiana, kaj krome, kun Aldo Fabrizi kaj Anna Magnani, li estis proparolanto de la romeco en la itala kino.
Kvara filo de la muzikisto Pietro Sordi kaj de Maria Righetti, instruistino en elementa lernejo, li naskiĝis en Romo en la kvartalo Trastevere; jam kiel infano li montris sian emon al recitado kaj kantado kaj en 1936 li registris diskon de fabeloj por infanoj kun la diskografia firmao Fonit kaj kun la gajno li iris al Milano, kie li enregistriĝis al la kurso de recitado ĉe la Accademia dei Filodrammatici. Sordi rakontis en dum vespero ĉe la Maurizio Costanzo Show ke iun tagon, dum la frekvenco de la Akademio, la instruisto de elparolo vokis lin aparte kaj diris al li: «Vi diras guèra, laŭ la roma dialekto, sed en la itala oni diru guèrra». Li respondis (romdialekte): «Me se strigne 'a gola a di' guèrra». Li estis elpelita, pro la influo de la dialekto sur lia elparolo.
Reveninta en Romo, en 1937 trovis laboron kiel figuranto kaj venkis konkurson de la Metro Goldwyn Mayer por dubli la voĉon de Oliver Hardy apud Mauro Zambuto kiu dublis Stan Laurel). Kiel dublisto li laboris ĝis 1951
En la revu-teatro, post nesukcesa provo kun la trupo de Aldo Fabrizi li reprovis kun alia trupo la postan jaron kaj finfine li debutis en la trupo de Guido Riccioli kaj Nanda Primavera en 1938-1939 kun la spektaklo Ma in campagna è un'altra... rosa.
Estis per la radio ke li, inter 1946 kaj 1950, komencis havi grandan sukceson. En 1946, li kreas la karikaturoj de I compagnucci della parrocchietta. Inter aliaj la komika karikaturo de la boy scout, infaneca junulo, ĉiam en uniformo, klaĉema kaj sintrudulo.
.
En la kino dum pli ol dek jaroj li havas malgrandajn partojn kun kelkaj esceptoj, kaj havis la okazon labori kun la granda ĝenova aktoro Gilberto Govi kaj la juna Walter Chiari en la rolo de argentina entreprenisto en la filmo Che tempi!, kina versio de la teatra komedio Pignasecca e Pignaverde.
Inter 1952 kaj 1955 la popolareco de Sordi eksplodis, unue kun du filmoj de Federico Fellini, Lo sceicco bianco (1952) kaj I vitelloni (1953), kaj poste kun kelkaj de Steno, Un giorno in pretura (1953), Un americano a Roma (1954) kaj Piccola posta (1955), kie li kreas la tipon de la knabo iom malkuraĝa, fiulo, alpropriiganto, mallaborema, infaneca kaj ajnista.