Alabastrono (en antikva greka αλάβαστρον;[1] plurale: alabastra aŭ alabastronoj) estas malgranda ujo uzita en la antikveco por enhavi esencojn aŭ parfumojn.[2]
Foje ili estis fabrikitaj el alabastro; de tie la sama etimologio.
Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Antikva vazo por enteni parfumojn, ungventojn. Estis fama tiu de oro, eltrovita en Nemrido, kun surskribo pri Sargono, la asira reĝo. Kaj ankaŭ la "Ŝranko por enmeti alabastronojn."[3]