William Herschel (1738-1822) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Germandevena brita astronomo kaj komponisto
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Friedrich Wilhelm Herschel | |||||
Naskonomo | Friedrich Wilhelm Herschel | ||||
Naskiĝo | 15-a de novembro 173 en Hanovero, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 26-a de junio 1872 en Slough, Anglio | ||||
Tombo | Church of St Laurence, Upton-cum-Chalvey vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Anglio • Bath • Datchet • Old Windsor • Observatory House vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Hanovro • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Reĝa Astronomia Societo | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Isaac Herschel vd | ||||
Patrino | Anna Ilse Moritzen vd | ||||
Gefratoj | Alexander Herschel • Caroline Herschel vd | ||||
Edz(in)o | Mary Baldwin vd | ||||
Infanoj | John Herschel vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • komponisto • hobojisto • muzikisto • fizikisto vd | ||||
Laborkampo | astronomio • optiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Account of a Comet. By Mr. Herschel, F. R. S.; Communicated by Dr. Watson, Jun. of Bath, F. R. S vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich Wilhelm HERSCHEL [herŝl], poste Frederick William HERSCHEL (naskiĝis la 15-an de novembro 1738 en Hanovro, mortis la 25-an de aŭgusto 1822 en Slough) estis germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto. Lia plej granda ago estis en 1781 la malkovro de la Urano, la sepa planedo de la Sunsistemo. Li ankaŭ malkovris infraruĝan radiadon.
Wilhelm Herschel naskiĝis en Hanovro kiel unu el dek gefiloj de Isaak Herschel, militar-muzikisto el juda-germana familio. 14-aĝa ankaŭ Wilhelm membriĝis en la Gvardio de Hanovro kiel hobojisto. En 1756 li kaj lia frato Jakob fuĝis en Anglion antaŭ la alveno de la francaj trupoj, kiuj okupis Hanovron en 1757. En Anglio li angligis sian nomon el "Friedrich Wilhelm" al "Frederick William". En Londono William laboris kiel hobojisto, violonisto kaj komponisto. Poste li iĝis ankaŭ orgenisto. Li komponis 24 sinfoniojn, multajn konĉertojn, kaj preĝejan muzikon. Post laboro kiel orkestrestro en Newcastle, Leeds, Halifax li iĝis direktoro por publikaj koncertoj en Bath. Liaj fratoj Dietrich, Alexander, kaj Jakob ankaŭ laboris kiel membroj de la orkestro de Bath kaj lia fratino Caroline kiel soprano-solokantistino.
William post 1773 disvolvis intereson pri matematiko, poste pri astronomio, kaj komencis produkti mem teleskopojn. Li mezuris la altecon de lunaj montoj kaj produktis liston de duopaj (binaraj) steloj.
Krom la famaj maltrovoj de William Herschel li produktis ankaŭ detalan katalogon de nebulozoj kaj malkovris, ke la plejgranda parto de la "duopaj steloj" ne estas nur optikaj duopoj, sed vere du steloj proksime cirklo-irantaj unu la alian. Kaj li maltrovis ankaŭ ke la sunsistemo moviĝas trans la spaco kaj komputis la direkton de la movado.