Volken
Blazono de Volken
Puto en la vilaĝocentro de Volken
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 34′ 31″ N 8° 37′ 35″ O / 47.57528 °N, 8.62639 °O / 47.57528; 8.62639 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 31″ N 8° 37′ 35″ O / 47.57528 °N, 8.62639 °O / 47.57528; 8.62639 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 296
Areo 3,21 km²
Alteco 406 m super marnivelo
Poŝtkodo 8459
Komunumkodo 0043
Mapo de Volken
vdr

Volken estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kaj estas la plej malgranda memstara komunumo de la tuta kantono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Ĝardenskulpturo en la centro de Volken

Volken situas en la Zurika Vinlando sude de Andelfingen kaj norde de la ĵurasa montĉeno Irchel.

De la komunuma teritorio de 3,21 km² 65,1% servas por agrikulturo, 28,0% estas kovritaj de arbaro, 4,4% servas por la trafiko kaj 2,5% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Volken limas en nordokcidento al Flaach, en nordoriento al Andelfingen, en oriento al Dorf, en sudo al Buch ĉe Irchel kaj en sudokcidento al Berg ĉe Irchel.

Trafiko

[redakti | redakti fonton]

Volken estas per poŝtaŭtobuslinio al Andelfingen konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj ankaŭ havas facilan aliron al la nacia svisa aŭtovojo A4 de Vinterturo al Ŝafhaŭzo.

Historio

[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de la komunumo okazis en la jaro 1044 kiel Volchinchoven. La bienoj de Volken en la malfrua mezepoko plej parte estis sub eklezia kontrolo. Ekde la 13-a jarcento ekzistas multaj dokumentoj pri bienposedo en Volken ekzemple de la Monaĥejo Rejnaŭo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]