„ Sro Em. Gasse entreprenis la tradukon de la bela verko de Ernest Renan : Vivo de Jesuo kaj riĉigis la Esperantan literaturon per tre bona kaj tre preciza traduko ; la stilo estas flua kaj ĉiam simpla, la aŭtoro trouzas nek la participojn, nek la kunmetitajn vortojn, plie la formo de la frazoj estas simpla kaj la rezultato multe valoras.
Tiu libro estas presita sen helpo de la supersignitaj literoj kaj, laŭ la Fundamento, la aŭtoro uzis la duoblajn literojn rekomenditajn, en tiu okazo, de Dro. Zamenhof mem.
Nu, la rezultato estas bedaŭrinda, la lingvo ŝajnas nelegebla kaj oni ricevas tiel malgajan impreson ke oni baldaŭ konkludas kontraŭ tiu akcepto de alfabeto.
La duliteroj ch kaj sh ne estas ĉiam facile akcepteblaj, kaj la aliaj: gh, hh, jh farigas la lingvon iafoje kaoza.
Montro de kelkaj tekstoj estas necesa por tion opinii:
- Ghia kuragho, ghia sereneco, ghia instruighemo, ghia indiferenteco al ridindeco, ghiaj grandaj heroecaj instinktoj, ghia gusto por la farajhoj artaj.... (p. 9).
- La marbordo, konsistanta el shtonegoj kaj rondaj shtonoj, vere estas tiu de mareto... Ghi estas klara, pura, senshlima, chiam batata en la sama loko de la malpeza movado de la ondoj. Promontoretoj, kovrataj de rozlauroj, tamaricoj kaj de kaporerujoj dornaj tie montrighas; en du lokoj precipe, che la enfluejo de Jurdeno apud Tarisheo, kaj che la bordo de la ebenajho de Genesareto, estas ebriigantaj florghardenoj, kie la ondoj venas estingighi en masivojn herbetajn kaj florajn (p. 66).
- La reghino de Saba, aldiris li, starighos che la jughotago kontraŭ la homoj de chitiu samaghularo... La Ninivanoj starighos che la jughotago kontraŭ chitiu samaghularo kaj ghin kondamnos, (p. 132).
- ... la feston fonditan de Juda Makhhabeo en la memoro de la purigo de la templo post la malpiegajhoj de Antiohhus Epifano. (p. 145).
- ... ke chi tiu malkuraghajho kashita enhavis grandan maldelikatecon, (p. 160).
- ... che chiuj chirkauajhoj de Jeruzalemo. (p. 172).
Ni haltu. Oni konsentos ke forpelo de supersignitaj literoj postulas ankaŭ forpelon de kelkaj nunaj formoj kaj radikoj. La libro de Sro Gasse tion montras evidente kaj ni devas esti al li dankemaj, ĉar al ni li montris veran danĝeron en uzo de la Zamenhofa rekomendo.
Sed apero de tiu libro montras ankoraŭ al ni alian dankon de la demando, flankon kiun ni kvantigos financa, ĉar en vortaro ni ne trovis alian ĝentilan adjektivon.
Tio povus ankoraŭ klarigi certan nunan sintenadon ; la leganto mem juĝos kaj ni reproduktos plene la kuriozan averton de Sro E. Gasse. ” |