Dankon, nu nin atendas granda tasko, ĉar roboton neniu el la nun aktivaj vikipediistoj povas funkciigi por aŭtomata korektado.Narvalo (diskuto) 18:40, 24 Apr. 2012 (UTC)
Jes, do mi petas vian helpon, jen mia propono por robota laboro. Modifu ĉiujn artikolojn en "Kategorio:Monda heredaĵo en (({lando))}" al "Kategorio:Mondaj heredaĵoj en (({lando))}". Kreu la novajn "Kategorio:Mondaj heredaĵoj en (({lando))}" kaj kopiu la enhavon de "Kategorio:Monda heredaĵo en (({lando))}" al la nova. Narvalo (diskuto) 13:51, 25 Apr. 2012 (UTC)
Ĉu vi havas ian novaĵon?Narvalo (diskuto) 16:48, 1 Maj. 2012 (UTC)
Hi. i requested for bot flag several month ago! at Here. Thanks درفش کاویانی (diskuto) 13:35, 28 Apr. 2012 (UTC)
Por ke flago montriĝu necesas ke dosiera paĝo ekzistu en nia vikipedio. Kiam la dosiero troviĝas en Komunejo, la kodo [[Dosiero: <nomo de la dosiero> ]] funkcias sed la demando ((#ifexist:Dosiero: <nomo de la dosiero>)) resendas "ne". Tial mi kreis la dosierajn paĝojn en kiujn mi nur enmetis Kategorio:Flagoj por lingvoj. Jen ĉio. Mi devus aldoni tiun informon en la dokumentpaĝon. --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 20:55, 1 Maj. 2012 (UTC)
Ĉu ekzistas File:Hornjoserbšćina.svg ? jes Ĉu ekzistas dosiero:Hornjoserbšćina.svg ? jes File:Hornjoserbšćina.svg
Kara René,
jen eta demando al vi kiun mi pro simpleco metas al via ĝenerala diskutpaĝo, anstataŭ al la subpaĝo pri ŝablonoj, kiun vi eble malpli rapide vidas: mi havas la ideon ke por la ŝablono "priskribo" bonus aldoni eblecon simple tajpi esperantlingvan kolorovorton kaj atingi bazan elekton de retaj koloroj, sed samtempe ne tuŝi la ĝisnunan funkcion difini kolorojn detale per kodoj kiel #000000. Principe tia programigo simplas, kaj mi ĵus faris proponon en "priskribo/provejo", sed mi nun kompleneble miksas la novan kaj malnovan funkciojn, kaj aldono de esperanta kolorovorto nun donas unue ĝustan kolorokeston kaj aldone due ankoraŭ nigran, laŭ la malnova programigo kiu atendas nombron post signo # kaj tiusence ne komprenas simplan vorton. Ĉu vi pensas ke tia plifaciligo utilas, aŭ ĉu ĝi eble jam estas realigita ie alie, sen ke mi konscias? Kaj ĉu vi povus konsili kiel enmeti alternativigon, ke la ŝablono funkcias kaj per kolorokodoj kaj per kolorovortoj (supozeble tio facilas, se oni bone "komprenas la ŝablonolingvon", sed mi ne emas malsaĝe investi tempon lerni per eksperimenta provado kaj erarado.
Vidu la ekzemplan uzon:
██ tute blua bluo
██ tre hela bluo
Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:28, 6 Maj. 2012 (UTC)
((#switch:
-bloko staris ekster la ĝusta kodo. Tial mi proponas, ke la ((#switch:
-bloko estu metata en subŝablonon aŭ ni eble eĉ enplektu jam ekzistantan ŝablonon por la koloro. Momente mi ne scias, ĉu ni jam havas konvenan ŝablonon kun tia kodo. Kiun varianton vi preferus? --Tlustulimu (diskuto) 20:34, 6 Maj. 2012 (UTC)
Mi ĵus rigardis la kodon de ((priskribo/provejo)). Ĉar multaj partoj ripetiĝas, nur la variaj partoj devus resti en ĝi. La konstantaj tekstoj tiam estu en la ĉefa ŝablono. Sed kion fakte faru la ŝablono post la ŝanĝo? Fakte la proveja kodo variigas ne la fonan koloron, sed la malfonan. Ĉu vi celis tion? Se ne, la kodo devus esti ŝanĝata. --Tlustulimu (diskuto) 21:05, 6 Maj. 2012 (UTC)
Sauton. En la koncerna paĝo aperas sube ke ĝi ligas al dosiero pri ĵusa hispana kongreso. Se tio ne sufiĉas, faru laŭ via bontrovo, ekzemple pri alinomado, sed memoru, ke jam aperas laŭ la malnova nomo en tiu artikolo.--kani (diskuto) 20:50, 6 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Ip-ulo ĵus kreis la artikolon menciata ĉi supre. Ĉu vi povas verifi ĝin, ĉar la artikolo certe enhavas plurajn erarojn. (La artikolo ŝajnas veni el itala artikolo provolone) Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:25, 6 Maj. 2012 (UTC)
verifi ne estas E-a vorto (franca vérifier, angla verify, el latina verificare = igi vera). Estu "verkontroli" AL ✉@₪
Kara ! mi kreis paĝon Vikipedio:Internacia Vikipedio/Artikolnombro de ĉiuj Vikipedioj, kaj plurfoje kontrolis: ĝi aperas en Google chrome sufiĉe rapide (normale) kaj preskaŭ neniam per Fajrovulpo: anstataŭe mi ricevas diversajn vikipediajn erarojn ĉu la ĝenerala vikimedia erarmesaĝo, ĉu erarmesaĝo en la vikipedia paĝo dirante ke la paĝo estas tro ofte petata. Ĉu vi havas ideon kiel elturniĝi por ke la paĝo tamen aperu en Fajrovulpo? Mi atentigas vin ke en ĝi estas 285 vokoj de la ŝablono ((Artikolnombro de ĉiuj vikipedioj/linio)) kiu mem vokas la ŝablonon ((Nombro da/dateno)) kiu enhavas 285 bazajn datenojn. Sekve verŝajne la foliumilo ŝargas la datenojn 285 X 285 - foje, anstataŭ uzi iun kaŝmemoron. Supozeble Google chrome laboras kun kaŝmemoro kaj Fajrovulpo ne. --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 12:38, 7 Maj. 2012 (UTC)
NewPP limit report Preprocessor node count: 627640/1000000 Post-expand include size: 190699/2048000 bytes Template argument size: 28359/2048000 bytes Expensive parser function count: 0/500
Hi dear Tlustulimu ,
I request for bot flag in this wiki , please check my request here
Best Regards Javadyou (diskuto) 18:24, 8 Maj. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu, ĉu vi povus fari ankoraŭ ion anstataŭ mi? Ĉu vi povus aldoni al ŝablono ((Geokesto2 mapo)) indikojn el bosnia ŝablono bs:Šablon:Geobox2 map, kiu montrigas administran kaj reliefan mapojn en unu kampo. Vidu ekz. paĝon bs:Mostar. Se tio eblus, ĉu reliefa mapo estu bildigata defaŭlte? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:10, 11 Maj. 2012 (UTC)
Gratulojn pro ((Bildo-ŝaltilo)). Jen tre eleganta ilo ! --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 10:29, 13 Maj. 2012 (UTC)
Bone. Mi klopodos memori ne nomigi foton tiom svage.--kani (diskuto) 16:24, 13 Maj. 2012 (UTC)
Evidente neniu zoogolo aŭ simile ĉeestas por doni opinion kiel plej konvene solvi la kataĵojn. Neniu krom vi reagas entute pri la kataj demandoj en la ĉefa diskutejo.
Sed ne baldaŭ iu kompetenta anoncos sin, mi donos al mi mem la respondojn.
Vere ne estas superhome malfacile trovi senchavan solvon. Ni ne forgesu, temas nur pri katoj . Kaj al kiu ne plaĉas mia solvo, kia ajn tiu finpaŝe estos, ĉiam povos refari ĉion por resolvi iel alimaniere.
La ADLS-an aferon mi povis — kvazaŭ neleĝe, eble iomete diktatore — konsiderinde glatigi kaj adapti al la fakte troveblaj homfortoj. Jam la nova instrusekcio Vikipedio:Artikolo de la semajno#Kion fari okaze de elekto de nova artikolo estas plibonigo unuaranga.
-- PEJNO Simono Diskuto 15:28, 14 Maj. 2012 (UTC)
Warning: the IP address, 212.121.219.1 registered to Oldham MBC public libraries, and which is permanently blocked in English Wikipedia since 2009, is the source of serious hacking activities. From this address Wikipedia itself has been hacked and its archives erased. Please be on guard with this IP address.
Saluton Tlustulimu! Jes, mi jam korektis en propraj artikoloj kaj kontrolis ke neniu antaŭa artikolo havis nomon de desegnisto/dezajnisto. Cetere, koncerne generadon de kategorio, mi ŝanĝis ĝin de "Aŭtomodelo" (kiu ne ekzistas) al "Aŭtomobilmodeloj" (kiu ja ekzistas). --Dominik (diskuto) 14:51, 21 Maj. 2012 (UTC)
Saluton. Mi ĵus konstatis ke en multaj artikoloj pri germanaj urbaj kaj neurbaj komunumoj informkeste ne plu montratas la nombro de loĝantoj. Plie mi ĵus vidis ke vi jam en junio 2011 demandis en la informkesta diskutpaĝo, kial ekzemple en la artikolo Usingen ne montratas nombro de loĝantoj. La demandon pri Usingen mi povas respondi (supozeble intertempe ankaŭ vi mem): La informkesto - kiel en la germana vikipedio - aŭtomate prenas la nombron de loĝantoj el listaroj pri ne-urboŝtataj federaciaj landoj de Germanio (kaj Bremeno), facile aktualigeblaj. Tiel aktualigo de nur 14 listoj tenas milojn da artikoloj aktualaj. Tio tamen nur funkcias, se la parametro "oficiala kodo" (germanlingve formale "Amtlicher Gemeindeschlüssel") en la informkesto estas indikata. Mi ĵus aldonis ĝin en la paĝo Usingen, kaj la nombro de loĝantoj fidinde ekaperas. Mi certas ke en junio 2011, kiam vi skribis la supre aluditan noton, principe la informkesta sistemo ankoraŭ bone funkciis - kiam mi aktualigis multegajn paĝojn pri komunumoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio en februaro-marto 2012 (vi scias, ĉar temis pri via peto), tiuj komunumoj informkeste ĉiuj bone montris la nombron de loĝantoj se aktualiĝis la "oficiala kodo", domaĝe ŝanĝita en centoj da paĝoj pro la administra reformo de la lando "Mek-Pomo"). Nun tamen praktike pri neniu komunumo informkeste restas nombro de loĝantoj. Proveto montras, ke ĝis antaŭ kelkaj semajnoj la sintakso komprenis traduki parametron pri oficiala kodo kiel 12 0 71 160 (ekzemplo urbo Guben) al 12071160 kaj tiam el sablono kiel ĉi-tie Ŝablono:Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Brandenburgio preni aktualan nombron de loĝantoj. Nun tio nur funkcias, se oni mem forprenas la tri interspacojn el la nombro (mi ĵus faris tion ĉe teksto Guben). La oficiala kodo en la informkesto tiam aperas same sen interspacoj, malbone legeble, sed la indiko pri loĝantonombro reĝustas. Ĉu vi havas ideon kio fuŝiĝis? Kaj ĉu necesus robote (aŭ permane...) trairi ĉiujn paĝojn pri germaniaj komunumoj por forpreni la po tri interspacojn en la "oficiala kodo"?
Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:13, 21 Maj. 2012 (UTC)
Kara Tlustulimu, vi faris bonan laboron koncerne la ŝablonon Bildo-ŝanĝilo - tamen mi devis iom barakti, kaj reordigi la liniojn por ke la ĝusta bildo aperu kun la ĝustaj supraj kaj malsupraj frazoj. Jen la fina rezulto:
La triopo "1" koncernas la 1-an generacion, kaj la triopo "2" koncernas la 2-an generacion. Nu, nur gravas la rezulto - multan dankon pro via kunlaboro al artikolo Citroën Saxo. --Dominik (diskuto) 15:25, 22 Maj. 2012 (UTC)
Karaj! vi devus elturniĝi por evidentigi ke per la ligilo sub la bildo oni atingas alian bildon. Mi bezonis iom da tempo por kompreni kiel funkcias, kaj eksupozis ke ne funkcias. Sugesto: Antaŭmetu la vortojn Vidu alian bildon: --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 14:54, 26 Maj. 2012 (UTC)
Hallo, du hast mir neulich ja schonmal mit dem Löschen geholfen. Ich habe noch eine Datei gefunden die auf Common existiert: EO: Dosiero:B4_in_Melbeck.jpg Common: File:B4_in_Melbeck.jpg könntest du diese hier auf EO wieder löschen? --Flor!an (diskuto) 20:27, 23 Maj. 2012 (UTC)
Ne! Faru absolute nenion! Mi ĵus ordigas la aferon inter la du malsamaj koloroj. -- PEJNO Simono Diskuto 19:03, 29 Maj. 2012 (UTC)
1. Modo estas plene malĝusta. 2. Kaprica estas tre duba. 3. Mi aldonis plurajn aliajn titolojn.
Do ne tiom rapide faru ion ajn.
Simono-- PEJNO Simono Diskuto 17:46, 31 Maj. 2012 (UTC)
-- PEJNO Simono Diskuto 05:24, 1 Jun. 2012 (UTC)
La nomo jes signifas "bildon" en la nederlanda. Mi trovis ĝin en malnova libro el heredaĵo. Laŭ mia informo ĝi estis farita de S-ro Hans Bakker (patro) el Amsterdamo kiu disdonis ĝin tra Nederlando. Laŭ la ortografio de la nederlanda lingvo tio estis antaŭ 1947. Se vi volas vi rajtas ŝanĝi la dosiernomon ĉar mi forgesis tion. --Verdulo (diskuto) 10:53, 6 Jun. 2012 (UTC) Samideane
Ĉar iu jam faris tion. Ĉu eble vi?
Nome iu menciis HSV, kiun CSS tute ne subtenas, kaj poste donis la notadon de HSL. (Plene freneze.) Mi atentigas, ke HSV kaj HSL estas du diversaj modeloj kun iomete malsamaj malavantaĝoj. Ambaŭ kalkulas kaj saturecon alie, kaj lumigvaloron/helecon (aŭ kion ajn) alie.
Por ripari tion, mi apartigis la alineon HSV de la notado kaj skribis pri ĝi. Laŭ miaj scioj, CSS ne subtenas tiun ĉi sistemon.
Poste mi difinetis HSL kun la laŭa ĉi-cele ĝusta notado.
Ĉar oni jam menciis CMYK, kiun mi nun ankaŭ iomete klarigis, estas nur logike mencii ankaŭ HSY', kiu memkompreneble konsiderinde rolas en komputiloj kaj estas eble la plej grava sitemo de ĉiuj, kaj aldone la sola modelo, kiu (preskaŭ) perfekte funkcias.
Oni povos supozi, ke CSS iam subtenos ankaŭ tiujn kolorsistemojn kaj eble kelkajn pli. -- PEJNO Simono Diskuto 15:11, 6 Jun. 2012 (UTC)
Cetere, ne estis mia ideo ŝovi iujn kolormodelojn en la artikolon Kolornomoj por TTT. Ili de ie magie estiĝis. Eble de vi aŭ eble de Arno, mi tute ne esploris. -- PEJNO Simono Diskuto 15:20, 6 Jun. 2012 (UTC)
Dankon pro forigo ! La haksoj devas esti tuje forigitaj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 14:05, 9 Jun. 2012 (UTC)
Mi simple faciligis por mi la aferojn. Mi havas precize la samajn informojn en ambaŭ lokoj. Mi certe ne volas atingi la mizeran staton de ies kaj ies uzantula paĝo tie ĉi. Prefere unu bona, senerara, bonaspekta paĝo, ol du duone bonaj, eble cimhavaj, duone bonaspektaj, eble eĉ mizeraj paĝoj. Aldone mi laboras ĝuste pri Koloroj por TTT kaj ne volas ĝuste nun okupiĝi pri personaj paĝoj. -- PEJNO Simono Diskuto 17:50, 10 Jun. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu, ĉu vi hazarde ne scias, kiel mallarĝigi verŝajne ŝablonon ((Geokesto2 unuo)) aŭ ((Unuo areo)) tiel, ke se ĝi (aŭ ili) tro plilarĝigus la ŝablonon Geokesto mem, ĝi (aŭ ili) aŭtomate aperu en du linioj? Antaŭe tio ne faris, sed de certa tempo ŝajnas al mi, ke jes. Mi iom kompletigis paĝon pri Islando kaj tie estas informo pri areo, kiu estas sur unu linio. Estus pli bone, se tiu informo aperus en du linioj. En unu linio kvadrataj kilometroj kaj sub ĝi hektaroj. Vi povas kontroli tion ankaŭ ĉe aliaj paĝoj, ekz. Siberio, pluraj slovakaj municipoj, ekz. Žiar nad Hronom. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:55, 12 Jun. 2012 (UTC)
Mi kredas, ke vi pravas. Mi elĵetis la ne-subtenatajn kolormodelojn. La artikolo estas pli bona sen ili, ol kun ili. Mi aldonis kelkajn aliajn aferojn kaj iomete restrukturis. Mi kredas, ke la tuto estas nun sufiĉe bone legebla. -- PEJNO Simono Diskuto 12:15, 12 Jun. 2012 (UTC)
Saluton! Mi kreas artikolon pri la Novosibirska hidroelektra centralo kaj trovis, ke mankas taŭga ŝablono. En la angla mi trovis jenan: http://en.wikipedia.org/wiki/Template:Infobox_dam Ĉu ĝi taŭgas? Bedaŭrinde mi ne scias krei ŝablonojn. Ĉu vi povas helpi al mi pri tio?--RG72 (diskuto) 15:53, 26 Jun. 2012 (UTC)
Saluton René, vidu ke mi trovis solvon por la demando kiun antaŭ du sejmajnoj havis Aidas. Estis relative simple... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 22:10, 26 Jun. 2012 (UTC)
↑ PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto 16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)
↑ Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto 18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)
↑ Saluton Tlustulimu
Mi petas vin tuj ŝlosi la paĝon Pejno Simono en la lasta Pejna stato de hodiaŭ. Bedaŭrinde CubeF vere vandalas sur tiu ĉi paĝo. La problemo ĉe tio estas, ke li faras ankaŭ kelkajn neriproĉindajn kaj utilajn ŝanĝojn. Fakte mi transprenis ĉiuj tiujn kaj malfaris nur liajn plene arbitrajn ŝanĝojn. Tio dauris jam plurajn horojn, ĉar mi ne simple volis restarigi, fake plene sufiĉan, antaŭan version.
Intertempe mi estas supozeble la plej bone referencanta Esperantisto el la tuta Vikipedio. CubeF volis eĉ, ke mi referencu al firmaoj, simple pro tio ke mi diris ion kiel kaj fondis kelkajn firmaetojn. Nun estas referencoj al la firmaoj. Cetere, unu el la referencoj estas pagenda, se oni volas havi pli da detaloj - temas pri http://www.genios.de !
Do mi petas vin tuj ŝlosi tiun ĉi damindan paĝon kontraŭ ĉiu ajn plua redaktado, por tio, ke mi nun fine povu okupiĝi pri io pli senchava. -- PEJNO Simono Diskuto 09:55, 5 Jul. 2012 (UTC)
↑ Sed Tlustulumu, unu semajno tute ne sufiĉos. Tiam la tuta dancado rekomenciĝos post nur unu semajno. Ŝlosu por almenaŭ duona jaro. Honeste, mi ne planas diskuti ion ajn plu pri tiu ĉi paĝo. Kiel oni diras en la Germana: ich habe die Schnauze gestrichen voll! Per iu unusemajna diskutigo vi fakte laborigus min eĉ pli ol antaŭe! -- PEJNO Simono Diskuto 10:19, 5 Jul. 2012 (UTC)
↑ Mi ĵus arkivigis la unuajn 10 tagojn el Junio de la Ĉefa Diskutejo. Jen la maksimumo arkivebla, kiun la uzuloj deziras. Kvar semajnoj restu.
Sed tiam ekvenis CubeF kaj arkivigis la tutan ceteron de Junio. Ĝi entenis eĉ aĵojn de hieraŭ! Aldone, li arkivigas eĉ aferojn el Julio, kiuj hazarde aŭ ne plaĉas al li {eble PT mem?} aŭ ne plaĉas al PT. Kion fari? -- PEJNO Simono Diskuto 14:22, 5 Jul. 2012 (UTC)
Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.
Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.
Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu! mi ne komprenis kiel redakti "Aldoni novan peton" en Forigendaj Artikoloj. Ĉiuokaze ambaŭ artikoloj Partio Ĵuĉe en Francujo kaj Hoakso (Partio Ĵuĉe en Francujo) estas tuj forigendaj, la korespondaj franca fr:Parti Juche de France kaj rusa ru:Чучхе Партия Франции jam estis forigitaj. --Dominik (diskuto) 19:01, 6 Jul. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu! Koncerne paĝon Specialaĵo:Listo de uzantoj mi rimarkis ke "Stevardoj" estas misnomitaj "Stivardoj". Kvankam mi jam alinomis Vikipedio:Stivardoj al Vikipedio:Stevardoj, tio ne sufiĉas. Ĉu vi povus ankaŭ korekti tion en Specialaĵo:Listo de uzantoj? Antaŭdankon --Dominik (diskuto) 03:33, 7 Jul. 2012 (UTC)
Tlustulimu, mi aldonis la administrejan sekcion al la diskutejo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝo • Diskutpaĝo • Nouormand) 20:54, 8 Jul. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu.
Mi ankoraŭfoje petas ŝlosi la paĝon Pejno Simono por duonjaro. Simple por forigi almenaŭ unu eblan disputeron.
Aldone mi atentigas, ke, se mi estas ĉikanata alterne de la du uzulaj nomoj CubeF kaj Petr Tomasovsky — vortope alterne kun identŝanĝo ofte ene de nur du aŭ tri minutoj (vidu ankaŭ hodiaŭ) — kaj tio jam ekde kvar semajnoj, praktike ĉiun tagon kvarfoje, tio ne temas pri "klaĉo" aparteninda en iuspeca "klaĉejo", kiam mi laŭ miaj ebloj protestas kontraŭ tia miskonduto flanke de administranto kaj iuspeca ŝtrumpopupo, kiel Ĉiuĵaŭde tre trafe nomis la duan.
Eĉ meze de la nokto, ĝuste kiam mi finis la novan Diskutejon, tuja ĉikano ne mankis. (La Anglaj subtitoloj.)
Do temas pri tre justigebla protesto, pri kiu miaopinie la administrantaro devus jam delonge iomete pli detale okupiĝi. Aldone, mi iam demandis, kion fari? Respondon mi neniam ricevis.
Evidente, mi bone komprenas, kaj eĉ iugrade kompatas, ke ĉiuj preferus, ke la problemo per si mem, eble iel ajn magie, malaperu. -- PEJNO Simono Diskuto 22:40, 8 Jul. 2012 (UTC)
Kio ?! Tio estas plej granda insulto kiun mi neniam ricevis ĉi tie ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝo • Diskutpaĝo • Nouormand) 16:09, 10 Jul. 2012 (UTC)
↑ Mi petas reprotekti la paĝon. Mi volas eviti pluan kvereladon. -- PEJNO Simono Diskuto 16:15, 12 Jul. 2012 (UTC)
Hello. I'm sorry if this is not the right place to request it, but I request renaming my following accounts:
Please, delete all my userpages and talk pages of these accounts before renaming and I will create them later .Thanks in advance.--M.Gedawy 09:12, 15 Jul. 2012 (UTC)
Es ist nicht notig, daẞ Du mir auf Englisch schreibst: ich verstehe Esperanto ganz gut --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 13:53, 15 Jul. 2012 (UTC)
Mi havas tute flankan demandeton, je kiu mi tamen ne trovis respondon. Metinte aŭtomatan indikon pri monato kaj dato de listo de loĝantoj en la artikola ĝermo Dörpen en Malsupra Saksio, indikatas "Decembro 2010" nepre per majuskla "D". En aliaj artikoloj, ekzemple Distrikto Grevenmacher en Luksemburgio, uzatas la sama principo kaj indikatas "januaro 2010" per minuskla "j". Tian minusklon mi ankaŭ ŝatus por la teksteto pri Dörpen. Ĉu vi havas ideon kial "((#time: F Y |..." foje kreas majusklan monaton kaj foje minusklan? Sendube mi preteratentis iun detalaĵon, sed mi ne trovas la trukon.
Sincere, ThomasPusch (diskuto) 11:52, 23 Jul. 2012 (UTC)
Farite Saluton. Mi ĵus alinomigis vian uzantonomon. --Tlustulimu (diskuto) 08:32, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Saltuton Tlustulimu
Mi sendis al vi retpoŝtaĵon kun la peto malŝlosi la paĝon Ŝablono:Informkesto universala, tiel ke mi povas fini la ŝablonon. Ĉiuj subpaĝoj jam ĉelokas.
Kio estas nun? -- PEJNO Simono Diskuto 08:30, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Aldone mi petas respondi sur mia paĝo, tiel ke mi povos vidi, ĉu vi entute reagas. -- PEJNO Simono Diskuto 09:10, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Kara Tlustulimu, mi petas vekiĝi kaj malŝlosi la paĝon. Ne estas iu ajn laŭregula kialo por ŝlosi ĝin. Mi volas fini la ŝablonon. Ĉio estas preta ĝis la lasta parto. Mi ne povas afiŝi ĝin. Do ek!
Ne povas esti, ke mi ne plu povas prilabori la ŝablonon, en kiu mi jam investis preskaŭ du labortagojn, nur ĉar Petr plene kontraŭregule ŝlosas paĝon, pri kiu neniam ajn estis disputo.
Aŭ ĉu vi eble timas Petron kaj preferas kaŝi vin aŭ fuĝi? -- PEJNO Simono Diskuto 09:22, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Mi iel supozas, ke oni bezonus 3 kolonojn nur por iuj partoj de informkesto, ne por la tuto. Aldone, se oni vere bezonus 3 kolonojn, kvazaŭ de la komenco ĝis la fino, la informkesto iĝus speco de tabelo. Ankaŭ por tabelo mi eble faros ion. Laŭ la nuna tabela formulado, estas tro malfacile rapide atingi bonan aspekton sen tio, ke oni scias multe pri:
|
Aparte de tio, la uzado ne plu povus sekvi la nunan kampoparan skemon. Oni devus uzi ĉelgrupojn, komenci jam ĉiun grupon per la nobro da kolonoj. Do io kie:
|3|aaa|aaa|aaa|2|aaa|aaa|4|aaa|aaa|aaa|aaa|1|aaa| ktp.
Tio ne estas tre uzulkonvena kaj mi ne ekkonas, kiel oni povus enliniigi la vertikalajn kolonojn.
La nuna ekzemplo en la dokumantado de Informkesto universala ne esta malbona, ĉu?
Mi ĵus ĉi-momente pripensas, ĉu mi centru la titolojn de la kaŝskatoloj. La problemo estas, ke mi tiam perdus tiom da pikseloj maldekstre, kiom jam dekstre. Ne estas tiom multe da spaco, ĉu? Kion vi pensas? -- PEJNO Simono Diskuto 12:50, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Jes memkompreneble:
1 | 2 | 3 |
---|---|---|
4 | 5 | 6 |
7 | 8 | 9 |
0 |
Testo | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Io ajn: | da tio multe | ||||||||||||
Io ajn alia: | da tio malmulte | ||||||||||||
Mi estas trikolumna | |||||||||||||
| |||||||||||||
Mi estas denove nomala | |||||||||||||
Alto: | 2m | ||||||||||||
Larĝo: | 1,50m |
Do ne estas problemo uzi tabelon ene de Informkesto universala. Vi povas meti ĉion ajn en ĝin, kun la kutimaj problemoj rilate al =-signo kaj |-signo. Sed kion vi volas fakte fari? Ĉu vi havas ekzemplon el praktika vivo?
-- PEJNO Simono Diskuto 13:25, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Rigardu la supran fuŝon fare de Petr Tomasovsky! -- PEJNO Simono Diskuto 11:11, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Kara Tlustulimo, al vi estas klare, ke vi NE refunkciigis la ŝablonon Informkesto universala, kiu nun, espereble nur provizore, rezidas ĉe Informkesto3. Petr fuŝis perfekte funkciantan ŝablonon, por kiu mi bezonis kvar labortagojn.
Simple alklaku [ montri ] .
Vere ne estas plene triviale alinomi ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto 09:15, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Mi respondis en la Diskutejo -- PEJNO Simono Diskuto 18:58, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Saluton! Normalokaze mi tute ne faras iujn grandajn ŝanĝojn en jam preta kaj uzata ŝablono. Kaj se jes, mi metas ĝin en provejon. Hodiaŭ matene estas iomete escepte, ĉar mi tiel aŭ tiel ne volas uzi la nomon Infokesto3. Aldone mi havis iom da problemoj pri dupunkto. En #switch la formulo =: simple ne funkciis! Jen plia cimo en la sintaksa analizilo. Kaj kiujn eksterulojn mi ĝuste ĝenas? Ĉu vi volis provi la ŝablonon?
Aparte de tio mi ja havas mesaĝkeston dirante, ke mi ankoraŭ prilaboras ĝin.
Kio estas nun pri la nomo Informkesto universala? Se vi volas nun komuti, mi provizore ne plu faros ion kaj atendos. -- PEJNO Simono Diskuto 08:24, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Bone. Se ĝi iam ricevos la kvazaŭ ĝustan nomon, mi ne devos iel plu modifi la dokumentadon. Mi fakte laboras pli pri la dokumentado ol io alia.
Pri aparta Vikio. Tio ŝajnas al mi iomete kiel uzi kanonegon por pafi al pasereto. Tiom da ŝablonoj mi ne faras kaj ne ĉiu estas tiom komplika kiel ĝuste tiu ĉi. Aldone ĝi estas praktike ankoraŭ ne uzata. -- PEJNO Simono Diskuto 08:47, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Mi ĵus aldonis la eblon per unu frapo uzi aŭ ne uzi dupunktojn en la apudskriboj. Evidente tio estas nur komforta funkcio kaj ne vere necesa, ĉar oni ĉiam povis skribi Nomo: anstataŭ Nomo.
Ĉu estis iam komuna decido pri tio, ĉu oni uzu dupunktojn en apudskriboj de informkestoj? Iuj kestoj havas, iuj ne. -- PEJNO Simono Diskuto 08:58, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Post enmeto de sekcio Rekomendata labormaniero la dokumentado estas preta. -- PEJNO Simono Diskuto 17:31, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
↑ Mi petas pri forigo de la forigendaj paĝoj, tiel ke finfine mi povos renomi.
Cetere, intertempe ankaŭ Arno voĉdonis pri PT. -- PEJNO Simono Diskuto 05:48, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Vi atentigas pri Aldonaĵo, kiu markas la administrantojn. Mi delonge uzas ĝin kaj konstatas ke ĝi ne akurate funkcias. vidu ekzemple kiel aspektas Listo de adminstrantoj :
Alaŭdo (A)(B) (Diskuto | kontribuoj | forbari) (Burokrato, Revizianto, Administranto) Andy (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) (Kreita je 23 Jul. 2008, 05:43) ArnoLagrange (A)(B) (Diskuto | kontribuoj | forbari) (Burokrato, Revizianto, Grupano imuna de IP-forbaro, kontrolanto, Administranto) Blahma (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) Brion VIBBER (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Administranto) Castelobranco (Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Grupano imuna de IP-forbaro, Administranto) (Kreita je 23 Mar. 2008, 18:21) Chuck SMITH (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) DidiWeidmann (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Grupano imuna de IP-forbaro, Administranto) (Kreita je 9 Jun. 2006, 18:06) Marcos (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) Narvalo (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) PaulP (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) (Kreita je 10 Mar. 2006, 20:45) Roboto de Marcos (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Roboto, Revizianto, Administranto) (Kreita je 7 Jul. 2008, 21:01) Siebrand (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Administranto) (Kreita je 11 Jul. 2006, 10:33) SistMesEspigRoboto (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Roboto, Administranto) (Kreita je 7 Dec. 2006, 10:39) Thomas Guibal (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) ThomasPusch (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) (Kreita je 21 Apr. 2006, 09:49) Tlustulimu (A)(B) (Diskuto | kontribuoj | forbari) (Burokrato, Revizianto, Administranto) (Kreita je 11 Jan. 2006, 14:42) Umbert' (Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto) (Kreita je 22 Jul. 2009, 21:45) Yekrats (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, kontrolanto, Administranto) לערי ריינהארט (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari) (Revizianto, Administranto)
(ĉe adminstrantoj devus aperi (A)kaj ĉe burokratoj (B), mankas kelkaj. --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 13:42, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Dankegon, Tlustulimu! ~★ pikolas d 16:20, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Kara René, ĉu vi havas ideon pri la demando de la diskutpaĝo pri la ŝablono "ĝemeleco"? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 11:06, 2 Sep. 2012 (UTC)
Sal. Mi iom priesploris la aferon pri informkestoj sed daŭre mi ne komprenas kial ni havas 2+1 informkestojn. Unuavide al mi ŝajnas ke la du bazaj estas sufiĉe similaj laŭ funkciado kaj diferencas nur je parametroj kaj stilo. Por tradukado tio ja povas utili, ĉu tio estas la kialo? Ĉiuokaze, vidu tiun ĉi ŝanĝon, la intenco estis konservi funkciadon de la parametro nomo
kaj ŝanĝi la duan iom pli kompreneblen por homoj kiuj nur vidis la skemon de la informkesto (pri la dua mi ne tro certas). Tamen, tio daŭrigus neunuecon inter la du meta-informkestoj. (Persone, al mi ŝajnas la parametroj ŝablono
kaj ŝablona koloro
en ((informkesto)) iom "fortiritaj de kunteksto".)
PS: Dankon pro la roboto --KuboF (diskuto) 12:41, 15 Sep. 2012 (UTC)
Hi!
Thanks in advance. --DixonD (diskuto) 19:46, 15 Sep. 2012 (UTC)
La Dosiero:639px-YCNH20101.JPG venas el la angla versio de la artikolo en kiu ĝi estas. Mi klopodis kopii la tiean titolon sed ne aperas la bildo, ĉar ĝi ne estas ankoraŭ en la komunejo aŭ io tia, do tiam mi alŝutas denove la dosieron kiel propran. Mi esperas, ke mi ne fuŝis, sed mi ne scias fari alimaniere.--kani (diskuto) 16:59, 23 Sep. 2012 (UTC)
There is a hoax you perhaps by accident protected instead of deleted. Please read this page about this cross wiki sockpuppet vandal. Kind regards, MoiraMoira (diskuto) 17:09, 30 Sep. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu, Roboto povus anstataŭigi la malnovan angla-lingvan ŝablonon Taksonomio per la nova Esperantlingva. Se vi havas ideojn, estas diskuto en Ŝablono-Diskuto:Taksonomio korektita. Tutkore. --pino (diskuto) 12:59, 7 Okt. 2012 (UTC)
Sal. Mi planas prilabori citŝablonojn kaj enkadre de tio ankaŭ anstataŭigi malnovajn, eksmodajn citŝablonojn. Ĉu vi bv. povus kopii la enhavon de la lasta versio antaŭ forigo de la ŝablonoj Ŝablono:Cite web kaj Ŝablono:Cite journal al Uzanto:KuBOT/Ŝablono? Sen ties kodo mi ne certas pri parametroj. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 14:34, 9 Okt. 2012 (UTC)
Kara kolego burokrato ! Ni damne neglektadas donon de robota statuso de preskaŭ du jaroj. Ĉi-nokte Makecat-bot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL ) faris kelkajn centojn da redaktoj: la funkciigisto estas petinta rajtojn jam antaŭ pluraj monatoj, kaj neniu traktis ĉi tiun peton nek 15-o da aliaj. Ni devas pliboniĝi ĉi rilate. AL ✉@₪ 07:54, 14 Okt. 2012 (UTC)
Kara Tlustukimu, ĝerale mi esta tre dankema, se oni koektas miajn artikolojn, sed ŝifoje ne. Mi jam multon trasukia, kiu nun forestas. Kaj mi havas leksikan problemon: Bredi laŭ nPIV oni nue povas uzi ĉe brutoj/bestoj. Por plantoj estu la esprimo "kultivi". Sed kultivi ankaŭ signifas "krskigi plantojn sub flegado de homo, kaj "bredi" estas laŭ mi krei novajn kulturvarioj ekzemple per selektado, hibridigado au aliaj metodoj. Do la signifoj de la du esprimoj malsamas. Mi certas, ke en via gepatra lingvo ekzistas ankau du esperimo. En la germana ni havas züchten por krei novan kulturvarioj, la metio nomiĝas Züchtung. Kaj por krekigi plantojn ni uzas la vorton "kulivieren" au "anbauen" La problemo estas ke multaj laiko ne povas distingi la du agojn. Ceter mi preferus la terminon brasika legomo, char temas pri legomo el la genro de brasiko. Rigardu ankau folilegomon k.a. legomaj grupoj. Se vi volas, bonvolu kontakti min rete: wolfgang.bohr@esperanto.de au skajpe "borolupiro" —La komenton aldonis, sen subskribo, 87.144.59.107 (diskuto • kontribuoj)
Kara René, mi ĵus verkis novan artikoloĝermon pri la vulkano Izalko lige al la artikolo "Tibor Sekelj". Laŭ modelo de aliaj artikoloj pri vulkanoj (ekzemple Vezuvio en Eŭropo) mi aplikis la informkeston "geokesto", kaj la situomapo devigis uzon de novkreenda Ŝablono:Geokesto lokumilo Salvadoro (ne Ŝablono:Situo sur mapo Salvadoro) - do mi kreis la koncernan ŝablonon "geokesto lokumilo...". Tamen mi supozas, ke la lokumila ŝablono ankoraŭ bezonus parametron "ratio=..." (jen iu numero), mi havas nenian ideon kiel trovi tian nombron de skaligo. Ĉiukaze post apliko de la nova Ŝablono:Geokesto lokumilo Salvadoro en la artikoleto de la vulkano Izalko, la vulkano aspektas situi en la Pacifika Oceano, multe tro sude: ĝi vere situas okcidente de la plej okcidenta el la poziciomape videblaj lagoj, en la okcidenta centro de la lando. Ĉu vi scius ripari la fuŝon? -- ThomasPusch (diskuto) 14:18, 23 Okt. 2012 (UTC)
Hello. Please rename my account for SUL. Advisor (diskuto) 16:51, 6 Nov. 2012 (UTC)
Hello and Sat Sri Akaal! I don't know the language so requesting here. I'm changing my username globally to "itarbuttar" as per the meta request. Please check to verify and rename and oblige. Thanks a lot. --TariButtar (diskuto) 13:19, 7 Nov. 2012 (UTC)
Multaj, probable ĉiuj, komunumoj de Sarlando en la ŝablono ((urbo de)) (((Informkesto germania komunumo))) prezentatas situi en Francio, do tro sude. Mi kontrolis nur pri la unuaj en la listo de kategorio:Urboj de Sarlando, do
sed probable estas ĝenerala problemo. Ĉu vi havas ideon pri kio temas?
ThomasPusch (diskuto) 15:12, 7 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Se estas parametro klado1 tipo estas mi volas skribi "klado1 tipo":"klado1" se ne estas skribi Klado:"klado1" Nun estas :
#((if:(({klado1|))}| #((!)) Klado: (tie oni skribas la teksto klado aŭ la teksto el la parametro klado tipo.) #((!)) (({klado1))}
Kiel ŝanĝi? Ĉu vi scias? Antaŭdankon, amike. --pino (diskuto) 17:23, 13 Nov. 2012 (UTC)
|-valign=top ((#if:(({klado1|))}| ((!)) Klado: ((!)) (({klado1))}<br><small>(({klado1 aŭtoritato|))}</small>))
Mi klopodis trovi. La solvo ŝajnas esti :
#((if:(({klado1|))}| #((!)) (({Klado tipo|Klado))}: #((!)) (({klado1))}
Ĉu ne? Amike. --pino (diskuto) 15:52, 22 Nov. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu! Dankon pro rigardante tiun problemon!
Bonvolu rigardi ĉi: [[3]]
Dankon, Azylber (diskuto) 08:19, 16 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, mi vidis, ke vi forigis la oblikvojn en ((IFA)). Ĉu vi intencas lasi ĝin tia? Mi ne kontraŭas, sed tiam mi devos ŝanĝi la paĝojn, en kiuj mi uzis ĝin, por aldoni la oblikvojn mem (mi uzas tiun ŝablonon por indiki la elparolon de francaj urboj, vidu ekzemple Lagord). Mutichou (diskuto) 12:59, 19 Nov. 2012 (UTC)
kara Rene, mi volis alsŭti foton "Echolink Bildschirm.JPG" al vikipedio. En la esperantlingva proceduro por alsŭtado mi ne sukcesis. Sed en la germanlingva jes. Tie tuj aperis la demandaro. Mi plenigis ĉion kaj bone funkciis. Nun la bildo bone aperas en la germana Artikolo "Echolink". Demando 1: kion mi faru en la E.-proceduro?
Nun problemo 2: mi esence volis enmeti la foton en la E-artikolon. Do mi provis enmeti ĝin tie. Unua provo kun simpla enmeto de Dosiero:Echolink Bildschirm.JPG ne funkciis. Poste mi provis kopii da foton de la germana al la E-vikio. Tio ankaŭ ne sukcesis. Kion mi fuŝis? --Hans Eo (diskuto) 11:36, 20 Nov. 2012 (UTC)
Jes, ja ĝi devenas de samnoma franclingva ŝablono. Vi tute bone korektis ĝin.Xian (diskuto)
Bonus funkciigo de la ŝablono ((Informkesto germania komunumo)) aŭ kun signo "_" aŭ signo " " en parametronomoj: praktike uzatas ambaŭ variaĵoj, kaj nun la uzo de signo " ", laŭ mia sperto tre ofta, simple malaperigas la parametron el la artikole montrata informkesto. Nun mi provis adapti la ŝablonon, sed enŝteliĝis erareto, kiun mi ne trovas, kaj ĉar la ŝablono estas plurmilfoje uzata, mi tuj remalfaris miajn malsukcesajn adaptoprovojn. Ĉu tamen eble vi kun via matematika analizemo povus rigardi mian redaktoprovon kaj eble trovi mian eraron?
Sincere, ThomasPusch (diskuto) 23:04, 26 Nov. 2012 (UTC)
Sal. Bv. noti novajn petojn en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Temas precipe pri JagRoBot, mia ĉeĥa amiko, neesperantisto, kiu akceptis helpi nin pri P:KV. Amike. --KuboF (diskuto) 17:01, 27 Nov. 2012 (UTC)
Estas nun kelkaj problemoj ekz Griza bradipo sed ĉu vi vidas Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fina_anstata.C5.ADigo ? La punkto 3 alinomigi Ŝablono:Taksonomio korektita al Ŝablono:Taksonomio solvos la problemojn. Ĉu vi estas administranto ? Ĉu vi povos finaranĝi la 4 punktoj ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 10:08, 28 Nov. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu, ĉu vi rimarkis mian respondon al via komento en mia uzantopaĝo? Nun mi rimarkis, ke alia longjara vikipediisto ĝeniĝas pro neaŭtomata aprobado de liaj korektoj, nur ĉar li nun uzas alian nomon ol antaŭe (Uzanto:Mirmal antaŭe jam ekde 2002 laboris kiel Uzanto:Miroslav MALOVEC). Mi ŝatus helpi al li, igante lin revizianto tuj por ke li ne devu esti ĉiam de iu aprobata antaŭ atingi la minimumam nombron de redaktoj en tiu konto. Antaŭe mi tamen preferus scii, ke vi ne kontraŭas tian ĉi agadon, en kazoj kiam mi aŭ iu alia administranto agas laŭ sia bontrovo kaj per ĝi iusence "garantias" la spertecon de la uzanto kiu pro iu kialo ne jam fariĝis revizianto aŭtomate. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:35, 2 Dec. 2012 (UTC)
Pardonu tion, ke mi redaktis la artikolon anstatŭ aldoni ion al la diskutpaĝon. Mi aldonis la ŝablono ((sen fontoj)) malgraŭ la ŝablono ((redaktata)) ĉar mi ne ŝanĝis la enhavon de la artikolo mem, sed nur aldonis ion antaŭtekstan. Nu, jes, estas fonto, sed en la artikolo estas neniu citilo.
Eble verku la artikolon iel jene:
La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento.<ref>Die Slawen in Deutschland, Pĝ. 52</ref>
La polaba havis la jenajn trajtojn:<ref>Die Slawen in Deutschland. Pĝ. 53</ref>
<references />
--Frglz (diskuto) 21:35, 2 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, ĉu vi bonvolus vidi Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Mistajpo_dum_alinomigo kaj laŭe removi Uzbekio al Uzbekujo? Por tio necesas administraj rajtoj. darkweasel94 (diskuto) 21:10, 4 Dec. 2012 (UTC)
Ambaŭ bonas, sed ĉu vi preferas astronomo ol astronomiisto? Mi preferas astronomiisto ĉar ĝi estas pli Esperanta. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: Diskutpaĝo • Alilingva) 17:13, 9 Dec. 2012 (UTC)
Vi povas fari la modifojn por konservi la historion de tiuj paĝoj, mi ne plu kontribuas momente al tiuj paĝoj. Fakte mi ne komprenis la klarigojn pri alinomigo por konservi la historion kaj verŝajne mi trafos la saman problemon ĉar ofte komence de traduko mi ne scias ĉu oni devas diri por ekzemplo: "insulo de Oléron" aŭ "insulo Oléron" se "Oléron" estas la nomo de la insulo mem aŭ la nomo de urbo aŭ monto sur tiu insulo, do ofte kiam tio klariĝas mi devas alidirekti la tradukitan paĝon.--Xian (diskuto) 15:59, 12 Dec. 2012 (UTC)
Mi ofte tradukis (de la angla al Esperanto) materialon de Vikimedio (precipe jaraj monkolektaj alvokoj). De tiam mi ricevas informojn pri tradukendaĵoj. Sed mi nun ne plu havas nek sufiĉe da tempo nek da energio nek da emo por Esperantigi ĉiun tiun materialon kiu fakte ne estas tiom nemalhavebla en la ILo ĉar precipe temas pri argumentado por instigi homojn mondonaci por vikimediaj projektoj. Mi imagas ke tia argumentado en diversaj nacilingvoj sufiĉas kaj ne nepre necesas havi ilin ankaŭ en Eo. AL ✉@₪ 19:28, 12 Dec. 2012 (UTC)
Saluton Tlustulimu! kaj dankon pro aldono de lini-skemo al artikolo Trajneto de La Rhune. Mi ĝin iomete kompletigis laŭ la koresponda franca artikolo. Bv kontroli ĉu mi faris erarojn aŭ ne, ĉar mi ne studis la de vi uzitan ŝablonon. --Dominik (diskuto) 17:30, 16 Dec. 2012 (UTC)