Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Urtiko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Urtikacoj Urticaceae
Genro: Urtiko Urtica

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Urtiko estas nomo por 30-40 specioj de angiospermoj de la genro Urtica en la familio de urtikacoj. Plejparto el ili estas staŭdaj herbaj plantoj ofte konsiderataj trudherboj.

Ili disvastiĝas forte per siaj subgrunderampantaj rizomoj. Ili kreskas precipe en terenoj riĉaj je nitrogeno, ĉefe forlasitaj terenoj, iamaj rubdeponejoj ktp. Iliaj brulharoj brulas pro sia entenata Formika acido. Tamen eblas fari supon aŭ eĉ salaton el la folioj.

Sed ili havas grandan virton de la vidpunkto ekologia: ili estas ĉefa, kaj ofte ununura, nutrofonto de la raŭpoj de kelkaj el la plej belaj papilioj de Eŭropo.

Kuraca efiko

[redakti | redakti fonton]

La folioj enhavas klorofilon, vitaminojn C (ĝis 60 mg en 100 g, precipe junaj folioj), K kaj B2, glikozidon, taninon, albuminojn, acidojn formikan, silician kaj askorban, histaminon, karotenon, klorofilon, celulozon, mineralajn substancojn (kalio, kalcio, fero). Urtiko estas delonge uzata kiel kuracplanto kaj printempa legomo en la kuirado (jam en antikvaj kuiradoj oni uzis ĝin kiel spinacon). Ĝi purigas la sangon, haltigas internan kaj eksteran sangadon (sangado el la nazo, tusado de sango, longa menstruo), malaltigas la nivelon de la sukero en la sango, efikas kontraŭ konstipo (plibonigas la peristaltikon de intestoj), arterosklerozo, digestaj malfacilaĵoj, stomakaj kaj intestaj doloroj, plibonigas la ĝeneralan metabolon, bonefikas ĉe diabeto, kuracas malsanojn de la hepato kaj galo. La alta enhavo de vitaminoj, hemoglobino kaj eritrocitoj bonefikas ĉe anemioj, hipovitaminozoj, post malsanoj kaj operacioj. La planto efikas kontraŭ reŭmataj artikdoloroj, muskola reŭmato kaj astmo. Dekokto de urtiko plibonigas la laboron de la kormuskolo, stimulas la koaguliĝon de la sango. La popola medicino kuracas reŭmaton per urtikvipado, la radikojn oni uzas kontraŭ griziĝo kaj elfalo de haroj en formo de dekoktaĵo (interna uzo) aŭ dekoktaĵo kun vinagro (ekstera uzo, lavado kaj masaĝoj). La dekokton oni faras per du supkuleroj da drogherbo, boligita en 500 ml da akvo dum tri minutoj, lasi maceri unu horon kaj filtri. Oni uzas 120 ml antaŭ la manĝo.[1]

Specioj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014