Du tubjoj el ĉ. 1900 (maldekstre) kaj 2004 (dekstre)

La tubjo estas latuna blovinstrumento. Ĝi ludas la plej malaltajn notojn en la latuna blovinstrumenta familio. Kiel kun ĉiuj latunaj instrumentoj, vibroj de la lipoj faras la sonon. Ĝi unue aperis dum la mezo de la 19a jarcento, do estas unu el la plej novaj instrumentoj en la moderna orkestro kaj koncerta muzikistaro. La tubjo estis plejparte la anstataŭaĵo por la Ofikleido.

Vidu ankaŭ

Portala ikonoPortalo pri Muziko


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri muziko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).