Tombejo Zavalnoje
ruse Завальное кладбище

Tombejo Zavalnoje, 2016

Tombejo Zavalnoje, 2016
ŝtato  Rusio
urbo Tobolsko
adreso strato Semjon Remezov, 53b
koordinatoj 58° 12′ 55″ N, 68° 15′ 41″ O (mapo)58.21527777777868.261388888889Koordinatoj: 58° 12′ 55″ N, 68° 15′ 41″ O (mapo)
Tombejo Zavalnoje (Tjumena provinco)
Tombejo Zavalnoje (Tjumena provinco)
DEC
Tombejo Zavalnoje sur la mapo de Tjumena provinco
Map
Tombejo Zavalnoje
religio ortodoksismo
denominado Rusa Ortodoksa Eklezio
administra unuo Tobolska urba distrikto
preĝejo Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo
dato de fondo 1772
uzado fermita
dato de nuligo 2013
areo pli ol 40 hektaroj
vdr
Tombo de Semjon Krasnokutskij. Aprilo 2016.
Tombo de Wilhelm Küchelbecker. Julio 2018.
Tombo de Miĥail Znamenskij. Julio 2018.
Aleksandr Barjatinskij. Aprilo 2016.
Tombo de Pavlo Hrabovskij. Januaro 2012.
Tombo de Flegont Baŝmakov. Aprilo 2016.
Tombo de Aleksandr Muravjov. Aprilo 2012.
Tombo de Pavel Jerŝov. Aŭgusto 2013.
Tomboj de decembristoj. Oktobro 2016.

Tombejo Zavalnoje (ruse Завальное кладбище, do Transmura tombejo) estas malnova tombejo en Tobolsko, Tjumena provinco, Rusio. Ĝi estis kreita en 1772 kaj havas statuson de historia monumento, kie ekde 2013 eblas nur entombigoj de parencoj de jamaj entombigitoj[1]. En la tombejo funkcias la preĝejo de la sep dormantoj de Efezo, konstruita en 1776.

Historio

Tradicie en Rusio oni entombigis la homojn apud preĝejo de la paroĥo al kiu ili apartenis, sed en la 18-a jarcento tio jam estis konsiderata evitinda pro sanitaraj konsideroj. En oktobro 1723 imperiestro Petro la 1-a eldonis ukazon, kiu malpermesis sepulti ene de la setlejoj iun ajn krom gravuloj. Tamen longan tempon la ukazo estis neglektata kaj la unua eksterurba tombejo aperis nur en 1758 en Moskvo. Supozeble en Tobolsko la unuaj tomboj aperis en la teritorio de la estonta tombejo post 1723, sed verŝajne tie estis entombigataj alikredantoj, malliberuloj ks. La ukazo de Senato, eldonita la 17-an de novembro 1771, estis plenumata pli strikte ĉar tiutempe en la Rusia imperio furiozis pesto[2]. La 29-an de novembro 1771 la Sinodo ordonis ĉiujn mortintojn entombigi en eksterurbaj tombejoj kaj respektivajn diservojn devis plenumi pastroj de la paroĥo, al kiu apartenis la mortintoj[3].

La formala tombejo estis fondita en 1772, same kiel plejparto de la aliaj eksterurbaj tombejoj en Rusio aperintaj post ukazo de imperiestrino Katerino la 2-a, eldonita tiujare. Por ĝi estis elektita tereno ĉe la norda urborando, malantaŭ la urbomuro, dekstre de la Irkutska landvojo, apud kadukulejo (ruse близ прежде стоящего убогова дому)[4]. La loko estis elektita en aŭgusto 1772 laŭ ordono de guberniestro Denis Ĉiĉerin[5].

La unua sepulto menciita en dokumentoj datiĝas je la 1-a de septembro 1772. Tamen apud la preĝejo de la sep dormantoj de Efezo troviĝas gisfera tomboplato datita je julio 1772[2]. De septembro 1772 ĝis decembro 1780 estis sepultitaj 4409 homoj (2364 viroj kaj 2345 virinoj)[6].

La tombejo estis lokita post la urba tera muro (ruse за валом, do trans la termuro) pro kio ĝi ricevis sian nomon. En 1774 estis konsekrita la ligna preĝejo de la sep dormantoj de Efezo, haste konstruita por kontentigi respektivajn bezonojn. En 1776 estis konsekrita la brika samnoma preĝejo, kiu plu funkcias kaj ekde la 20-a de februaro 1995 havas statuson de arkitektura monumento de federacia signifo[1].

Origine la tombejo okupis areon je 52 desjatinoj kaj 800 saĵenoj (57 hektaroj). Komence de la 20-a jarcento la tombejo estis dividita je 10 terenoj, kies limojn markis lignaj fostoj kaj 6 senarbaj strioj. Prizorgado estis tasko de la eparĥio, kiu prenadis tiucele specialan entombigan pagon — de 30 kopekoj ĝis 5 rubloj. Pastroj senpage ricevadis lokojn apud la preĝejo. Foraj terenoj estis destinitaj por mizeruloj kaj vagabondoj. La tombejo grandparte estis neglektata, tra falinta barilo penetradis brutoj kiuj sin paŝtis inter la tomboj, pluraj monumentoj falis, kreskaĵoj kovris ĉion[7]. En 1901 oni dividis la tombejon je 15 terenoj kaj enkondukis novajn tarifojn — de 20 kopekoj ĝis 10 rubloj. La lasta, 15-a tereno estis destinita por malriĉuloj kaj mortintoj en la Tobolska prizono kaj malsanulejo. Pli ol duono de la areo tiutempe estis libera. Sektantoj kaj malnovritanoj estis entombigataj en aparta loko[8]. Maldekstre de la ĉefa enirejo troviĝis katolika tereno, kiu en sovetia tempo dum la vastigo de la tombejo iĝis ĝia integra parto. En julio 2006 historiistoj trovis tie 9 antaŭe nekonatajn tomboŝtonojn, plejparte ruinigitajn[9].

En 1925 kunlaborantoj de la Tobolska historia muzeo fotis la tombojn de la decembristoj, faris etajn riparojn. Proponoj fermi la tombejon kaj transformi ĝin je monumento ne estis subtenitaj de aŭtoritatoj. En 1939 la tomboj de la decembristoj ricevis statuson de monumentoj de respublika signifo kaj estis restaŭritaj[2].

La 8-an de januaro 1990 la Tjumena Provinca Plenumkomitato donis al la tombejo statuson de regiona historia monumento[1]. En 2014 la tombejo estis registrita je la unueca ŝtata registro de la objektoj de kultura heredaĵo de la popoloj de Rusio[2].

En 2005 en la tombejo estis trovita tomboplato de Stepan Petroviĉ Arbuzov, datita je 1776 kiu estis tiutempe la plej malnova. Somere 2006 estis trovita tomboplato de Andrej Nikiforoviĉ Panov, datita je 1823. Poste estis trovita tomboplato datita je 1772 — ĝi staras nun dekstre de la enirejo al la preĝejo[10].

En la tombejo loĝas sciuroj[11].

Rimarkindaj entombigitoj

En la tombejo estis sepultitaj pluraj rimarkindaj personoj, inter kiuj 7 el 15 decembristoj loĝintaj en Tobolsko, poeto Pjotr Jerŝov, patro de Dmitrij Mendelejev, ktp. 10 tomboj estas monumentoj de federacia signifo, tri havas regionan statuson[1].

Monumentoj de federacia signifo

Monumentoj de regiona signifo

Sen oficiala statuso

Citaĵo
 Чуткий, совестливый человек не мог вынести этого открытия, вера его жизни была грубо попрана, и это разбило его жизнь.   La sentema, konscienca homo ne povis elteni tiun ĉi malkovron, la kredo de lia vivo estis krude distretita, kaj tio rompis lian vivon. 
— М. К., Степан Иванович Гашинский[31]

Li verŝis sur sin kerosenon kaj ekbruligis sin. Pasiginte kelkajn tagojn en loka hospitalo, Stefan Gaŝinskij mortis la 6-an de majo 1911 pro gravaj brulvundoj kaj estis sepultita dekstre de la tombo de Pavlo Hrabovskij[32].

Malaperintaj

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Мемориальное Завальное кладбище (ruse). Тобольск исторический. Arkivita el la originalo je 2022-06-03. Alirita 2022-06-03.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Влада Нерадовская (2022-04-04) 250 лет истории Тобольска под ногами: как Завальное кладбище стало частью туристических маршрутов (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2022-05-11. Alirita 2022-06-03.
  3. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 14. ISBN =.
  4. Храм Семи отроков Ефесских (Завальное кладбище) (ruse). la Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  5. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 3. ISBN =.
  6. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 56. ISBN =.
  7. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 25. ISBN =.
  8. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 25–26. ISBN =.
  9. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 37–38. ISBN =.
  10. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 36–37. ISBN =.
  11. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 43. ISBN =.
  12. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 34–35. ISBN =.
  13. Марина Воронова (2019-09-02) В Тобольске на Завальном кладбище восстановят памятник Петру Ершову (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  14. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 39–40. ISBN =.
  15. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 7. ISBN =.
  16. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 9–11. ISBN =.
  17. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 11–12. ISBN =.
  18. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 12–13. ISBN =.
  19. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 13. ISBN =.
  20. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 14. ISBN =.
  21. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 15–16. ISBN =.
  22. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 16–17. ISBN =.
  23. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 35–36. ISBN =.
  24. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 42. ISBN =.
  25. Артем Перов (2020-08-13) Скончался скульптор Михаил Владимирович Переяславец, автор трех памятников в Тобольске (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  26. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 4. ISBN =.
  27. Могила художника, ученого и общественного деятеля Знаменского Михаила Стефановича, расположенная на Завальном кладбище в г. Тобольске, зарегистрирована в реестре объектов культурного наследия (ruse). Registaro de Tjumena provinco (2013-09-12). Arkivita el la originalo je 2022-06-03. Alirita 2022-06-03.
  28. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 6. ISBN =.
  29. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 19–20. ISBN =.
  30. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 20–22. ISBN =.
  31. М. К. (1911). “Степан Иванович Гашинский”, Сибирский листок (ru) (54), p. 2. 
  32. Сулимов, Вадим. (2017) Загадки Завального кладбища (ruse), p. 41. ISBN =.
  33. Их подвиг будет жить всегда. В Тобольске помнят пожарных, погибших при исполнении служебного долга (ruse). Tobolsk.info (2019-10-29). Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  34. Пётр Топорков (2019-04-29) Тобольские пожарные помнят своих героев (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  35. Матвей Шовкун (2016-04-29) Тобольские пожарные почтили память коллег, погибших при исполнении (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  36. Елена Охримец (2019-04-16) Сентиментальные горожане хоронят животных на Тобольском Завальном кладбище (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2019-04-20. Alirita 2022-06-08.
  37. Ирина Трофимова (2016-08-28) Кто поможет найти могилу хантыйского поэта Владимира Волдина на Завальном кладбище в Тобольске? (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.