Tifeo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Typha latifolia
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Typha L., 1753 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La tifeo[1] (latine Typha) estas kano vivanta ĉe marĉoj de mezvarmaj kaj varmaj landoj, dense kreskanta sur kuŝaj radikoj, genro el familio tifeacoj. Ĝi estas la ĉiutaga nomo por ĉiu tifeo. La planto facile rekoneblas pro sia karakteriza piŝtoforma spadiko, el kiu pli larĝa suba parto estas nur inseksa, kaj supra pli svelta parto nur virseksa.
Tifeo estas akvoŝatanta planto, el ĝiaj longaj plataj folioj estis plektita korbo kaj aliaj popolartaj produktoj.
La floro reduktiĝis, anstataŭ perianto staras lanugosimilaj haroj.