EdE-W
Theodor WEDER (veder) ankaŭ konata kiel T. Veder, usona civitano, laboristo en kemia industrio. Nask. 24 febr. 1900 en Gross-Schönau, Germanujo. Eklernis Esperanton en publika lernejo. Dummilite kiel soldato en hospitalo renkontis esperantistojn inter anglaj militkaptitoj. Tio ligis lin pli forte al Esperanto. De 1923 propagandas en New York. Eldonis 1930 „Ĉirkaŭ la globo“, 1931, „Sennaciista Bulteno“. Faris en 1931 vojaĝon tra diversaj landoj kaj parolis por laboristaj grupoj. Ekde sept. 1932 eldonas „The Workers' E-Letter“, por propagando inter laboristoj. Li mortis en la fino de la 60aj jaroj.