Tekstoprilaborilo, aŭ tekstilo (laŭ NPIV) aŭ ankoraŭ verkilo, estas programaro por krei, modifi, enpaĝigi kaj presi tekstajn dokumentojn. Oni povas almeti bildojn kaj aliajn datumojn.

Estas multaj programoj kiel ekzemple Writer - "Verkilo" en la esperanta fasado - de LibreOffice kaj OpenOffice; Abiword, la ĉefa tekstoprilaborilo de GNOME; aŭ Word de Microsoft Office k.t.p.

La termino tekstoredaktilo priskribas ion malsaman, ĉar tekstoprilaborilo povas uzi malsamajn tiparojn, bildojn, tabelojn, hiperligilojn, k.t.p. kaj tekstoredaktilo povas regi nur platan tekston.