Stumpo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel ekzemple PIV estas[1]
- en medicina senco nedifektita restaĵo el fortranĉita membro, ekzemple stumpo de amputita brako, aŭ
- en ĝenerala lingvaĵo mallonga parto restanta el io, kies plej grandan parton oni fortranĉis aŭ fordetruis, ekzemple stumpo de trunko, de branĉo; cigarstumpo; stumpo de kandelo[2]; vakskandelaj stumpetoj[2]; stumpeto de forbrulinta alumeto[2].