slivo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
maturaj slivoj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
'’ Prunus domestica subsp. domestica’' L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La slivo[1] (Prunus domestica subsp. domestica) estas subspecio de la specio pruno (Prunus domestica) kaj de la genro prunuso. Ĝi estas kultivata en Eŭropo, okcidenta Azio, Nordameriko kaj Nord- kaj Sudafriko pro siaj fruktoj.[2] La frukto tre similas al pruno, sed estas pli oblonga kaj la fruktkarno facile deiĝas de la drupo.
La slivarbo atingas alton ĝis 6, malofte eĉ ĝis 10 metroj. Ĝia ligno havas malnetan pezon de 0,75 ĝis 0,85 g/cm³ kaj estas ŝatataj pro ĝia ruĝbruna koloro kaj forteco de lignaĵistoj. El ĝi oni faras eksvizitajn meblojn. Unujaraj branĉoj estas pli aŭ malpli kalvaj. La simplaj folioj estas noĉitaj ĝis segilformaj, sur la supra kaj malsupra surfacoj kalvaj aŭ malofte iomete haraj. Ĝi la flortempo ili apenaŭ estas evoluitaj.[2]
La duseksaj floroj havas diametron de 1,5 ĝis 2 cm. Ili estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj estas oblongaj kaj sur ambaŭ flankoj diese haraj. La kvin verdece blankaj petaloj estas oblongaj.[2]
La drupo (ŝtonfrukto) estas en matura stato blua ĝis blu-nigra, faruneca, 4 ĝis 8 cm longa, longeca-ovforma kaj mallarĝigas je ambaŭ finoj. La ŝtonkerno havas formon de ovo ĝis duonluno, plateca kaj je ambaŭ finoj pintaj. Ĝi estas 0,47- ĝis 0,58-oble pli dika ol longa. La „fruktkarno“ estas mezforte suka, firma kaj disigas facile de la kerno. Bakite ĝi konservas sian formon[3].[2]
Slivoj taŭgas por esti freŝe konsumitaj sed ankaŭ povas esti uzataj por fari pureon, sekfruktojn kaj slivovico (slivbrando). En Mezeuropo la fruktoj ofte estas uzataj por fari kukon (slivokuko).
Elekto [2] el pli ol cent [4] en Mezeŭropo kultivataj slivokultivaroj :