Sergio Pokrovskij | |
---|---|
![]() Sergio Pokrovskij en 2018 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1949 (74-jaraĝa) en Taŝkento |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • esperantologo |
TTT | |
Retejo | https://kovro.heliohost.org |
Sergio B. POKROVSKIJ (ruse Сергей Борисович Покровский; Taŝkento, 15-a de decembro 1949) estas rusa komputikisto, Esperanto-tradukisto, gramatikisto, terminologo kaj membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022.
Ĝis sia studentiĝo en 1966 Pokrovskij loĝis en Taŝkento. En la indikita jaro li iĝis studento de la Matematika fakultato de la Novosibirska Ŝtata Universitato. Li posedas sciencan gradon «kandidato pri la sciencoj fizika-matematikaj».
Li estis scienca esploristo en la Komputa centro de la Siberia Branĉo de la Scienc-Akademio en Novosibirsko (1971–1990) kaj poste en la Instituto de sistemoj informatikaj; programisto en Sun Microsystems (ekde 1997) kaj poste en Intel (2004–2013).
En 2023 li plu loĝas en Novosibirsko (Okcidenta Siberio).
Pokrovskij esperantistiĝis en 1980, pri la cirkonstancoj li rakontis en sia intervjuo al «Ruslanda esperantisto» (1996. № 12).
Li kunlaboris en la periodaĵoj Ruslanda Esperantisto (1993–1997)[1], Monato (fakredaktoro pri komputado, 1996–1998) kaj La Ondo de Esperanto (ekde 1997).
Li kulaboras pri redaktado de ReVo kaj Vikipedio.
Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022[2], kie, interalie, li estris la Sekcion pri la Faka Lingvo (2013–2016)[3] kaj poste la Sekcion Gramatikan (2016–2022)[4]. La plej grava atingo de la Gramatika Sekcio en tiu periodo estas la Raporto pri la vortordo en Esperanto[5].
Ĉi-sube sekvas, grupigite laŭ fakoj, listo da kelkaj plej gravaj kontribuoj de Pokrovskij en kaj por Esperanto.
La klasikaj verkoj de la pioniroj de Esperanto grave influis la lingvon, kaj multaj el ili havas altan literaturan valoron. Bedaŭrinde ili aperis en la frua epoko, kiam la lingva normo de Esperanto ankoraŭ ne definitiviĝis, kaj ofte ili uzas formojn kiujn nun oni rigardas eraraj, kaj kontraŭ kiuj la instruistoj speciale avertas la lernantojn. Por «savi» tiujn verkojn por la modernaj legantoj, la eldonistoj iam uzas piednotajn korektojn (kies abundo ĝenas la legadon), aŭ silente korektas la tekston mem, atribuante al la klasikulo la lingvaĵon de la editoro. S. Pokrovskij iniciatis prilaboraĵojn, en kiuj la korektoj aperas en la ĉefteksto, tamen kompostite en iomete alia tiparo; la tipara diferenco estas rimarkebla por tiu, kiu volas ĝin vidi, sed ne okulfrape drasta, tiel ke oni povas ĝin ignori kaj ĝui la tekston kiel integran tuton. Tiel estas prilaboritaj:
Inter pluraj beletraj tradukaĵoj aparte menciindas: