Scrapper Blackwell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1903 en Norda Karolino |
Morto | 7-an de oktobro 1962 (59-jaraĝa) en Indianapolo |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • gitaristo • kantisto |
Francis Hillman "Scrapper" Blackwell (21a de Februaro, 1903[1] – 7a de Oktobro, 1962[2]) estis usona gitaristo kaj kantisto de bluso, plej bone konata kiel la duono de la gitar-piana dueto kiun li formis kun Leroy Carr fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj. Li estis akustika unusol-nota plukisto en Ĉikaga bluso kaj Piedmonta bluso. Kelkaj kritikistoj notis, ke li kliniĝis al ĵazo.