Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Saulcy.
Saulcy
Blazono de Saulcy
Blazono de Saulcy
Blazono de Saulĉ
Saulcy
Saulcy
Saulcy
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 18′ 10″ N 7° 9′ 15″ O / 47.30278 °N, 7.15417 °O / 47.30278; 7.15417 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 10″ N 7° 9′ 15″ O / 47.30278 °N, 7.15417 °O / 47.30278; 7.15417 (mapo)

Map

Areo 7,89 km²
Alteco 910 m super marnivelo
Poŝtkodo 2873
Komunumkodo (({kodo))}
Mapo de Saulcy
Situa mapo de Saulcy
vdr

Saulcy (prononcu: solsi) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Saulcy situas ĉe la norda flanko de la Liberaj Montoj jam en la distrikto Delemonto sur alteco de 910 m s.m. sur kresto de la Ĵurasa Montaro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,89 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj nur 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saulcy limas en nordo al Glovelier, en oriento al Undervelier, en sudoriento al Rebévelier (BE), en sudo al Lajoux, kaj en okcidento al Saint-Brais.

Trafiko

[redakti | redakti fonton]

Saulcy situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio de Tramelan al Glovelier.

Historio

[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saulcy datiĝas el la jaro 1327 kiel Sacis.[1]

Ĝis la jaro 1793 Saulcy estis parto de la komunumo Glovelier kaj dividis ties historion. Tiam ĝi sendependiĝis, kaj fariĝis politika komunumo de la franca departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 de Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis de la Viena Kongreso atribuita al la svisa Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Delemonto. Ekde la 1-a de januaro 1979 ĝi estas parto de la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Fonto: François Kohler: Saulcy en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-25)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bildoj

[redakti | redakti fonton]