Samanida Imperio
819 – 999
historia lando
Geografio
La Samanida Imperio je sia plej granda etendo dum la regado de Isma'il ibn Ahmad
La Samanida Imperio je sia plej granda etendo dum la regado de Isma'il ibn Ahmad
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Samanida Imperio (perse سامانیان, Sāmāniyān), konata ankaŭ kiel Samanida dinastio, Samanida Emirlando, aŭ simple Samanidoj, estis Sunaisma[1] Irana Imperio,[2] kiu hegemoniis el 819 al 999. Tiu imperio estis ĉefe centrata en Granda Ĥorasano kaj Transoksiano dum sia ekzisto, sed je sia plej granda etendo, la imperio enhavis la tuton de nuntempa Afganio, kaj grandajn partojn de Irano, Turkmenio, Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, Kazaĥio kaj Pakistano.

La Samanida ŝtato estis fondita de kvar fratoj ibn Asad; nome Nuh, Ahmad, Jahja kaj Iljas — ĉiuj el kiuj regissian propran teritorion sub suvereneco de Abasidoj. En 892, Isma'il ibn Ahmad (892–907) unuigis la Samanidan ŝtaton sub nur unu reganto, kaj tio efektive metis finon al la feŭda sistemo uzita de Samanidoj. Ankaŭ dum lia regado la Samanidoj iĝis sendependaj el la Abasida aŭtoritato.

La Samanida Imperio estis parto de la Irana Intertempo, kiam okazis la kreado de persiigitaj kulturo kaj identeco kiu alportis Iranan parolmanierojn kaj tradiciojn en la kerno de la Islama mondo. Tio kondukus al la formado de Turk-Persa tradicia kulturo.[3]

La Samanidoj helpis artojn, ebligante progreson de scienco kaj literaturo, kaj tiele allogante fakulojn kiaj Rudaki, Ferdousio, kaj Aviceno. Kvankam sub Samanida kontrolo, Buĥaro estis rivalo de Bagdado en ties gloro.[4] Fakuloj rimarkas ke Samanidoj revivigis la persan pli ol la Bujidoj kaj la Safaridoj, kvankam ili plue patronigis la araban je pli malgranda grado.[4][5] Per fama edikto, Samanidaj aŭtoritatoj deklaris ke "ĉi tie, en tiu ĉi regiono, la lingvo estas la persa, kaj la reĝoj de tiu regno estas persaj reĝoj."[4]

Referencoj

  1. Frye 1975, p. 151.
  2. Frye 1975, p. 164.
  3. Canfield L.,, Robert. (2002) Turko-Persia in Historical Perspective. Cambridge University Press. ISBN 9780521522915.
  4. 4,0 4,1 4,2 The History of Iran de Elton L. Daniel, p. 74
  5. Frye 1975, pp. 145-146.

Litaraturo