Rekto (supre), duonrekto (meze) kaj rektosegmento (sube). Kompreneble por rekto kaj duonrekto estas videblaj nur partoj, kiujn povas enteni la bildo. La buletoj (•) markas finpunktojn de segmento kaj komencon de duonrekto.
Rektosegmento aŭ streko – en geometrio, parto de rekto entenata inter du ĝiaj punktoj kune kun ĉi tiuj punktoj mem. Segmento tute apartenas al la rekto.
Rektosegmento estas regula 1-dimensia hiperpluredro. Tiel ĝi estas samtempe 1-simplaĵo (aŭ alivorte 1-dimensia simplaĵo), 1-hiperkubo (aŭ alivorte 1-dimensia hiperkubo), 1-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 1-dimensia kruco-hiperpluredro) - la komenca ero de ĉiuj tri diversdimensiaj familioj de regulaj hiperpluredroj.
Vidu ankaŭ
Arko (geometrio) estas ĝeneraligo de rektosegmento - parto ne nur de rekto sed de ajna kurbo.
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.