la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio
La regionoj ene de la limoj de la moderna ŝtato Litovio
  •  Eta Litovio
  •  Ĵemajtio
  •  Aŭkŝtajtio
  •  Suvalkio
  •  Dzukio
  • Litovio povas esti dividada inter kvin historiaj kaj kulturaj regionoj. La limoj inter la unuopaj regionoj ne estas ekzakte klaraj, ĉar la regionoj ne estas oficialaj politikaj aŭ administraj unuoj. Ili difiniĝas kulture, per lokaj tradicioj, apartaj dialektoj de la litova lingvo, popolaj kantoj, tradiciaj historioj ktp.

    La regionoj el politika vidpunkto

    Escepte de Ĵemajtio neniu regiono iam estis politika aŭ administra unuo. Tamen ekzistas provoj anstataŭigi la dek distriktojn de Litovio per politikaj regionoj surbaze de la nunaj etnografiaj regionoj, kaj nomi la regionojn "landoj" (žemė, plurale žemės) - iom laŭ la ekzemplo de GermanioAŭstrio. Kompare kun aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, malpli ol dek politikaj subŝtatoj de Litovio sufiĉus kaj en aliaj ŝtatoj oftas historie kreskintaj, ne artefarite difinitaj, politikaj subŝtatoj surbaze de tradiciaj regionoj. Iuj politikistoj, kiel la eksa prezidento Rolandas Paksas, subtenas la projekton, sed nenio estas decidita. Se la planoj konkretiĝus, supozeble la historia regiono "Eta Litovio", kiu grandparte historie troviĝas en teritorio nun administrata de Rusio, supozeble politike estus alkroĉata al Ĵemajtio kaj nur estus kvar, ne kvin, politikaj "landoj".

    La regionoj unuope