Rasmus Rask | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1787 en Brændekilde |
Morto | 14-an de novembro 1832 (44-jaraĝa) en Kopenhago |
Tombo | Asista Tombejo de Kopenhago |
Lingvoj | dana • angla • germana • sveda • finna • itala • persa • norvega • hindia • nederlanda • hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Alma mater | Universitato de Kopenhago |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Niels Hansen Rasch (en) |
Patrino | Birthe Rasmusdatter (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto historia lingvisto universitata instruisto filologo |
Verkoj | leĝo de Grimm |
Rasmus Christian RASK (n. 22-an de novembro 1787 en Brændekilde (sur la insulo Fueno); m. 14-an de novembro 1832 en Kopenhago) estis grava dana hindeŭropisto kaj multlingvulo. Li parolis 25 lingvojn kaj dialektojn, studis entute pli ol 50.
Rask frue turnis sin al la studado de nordĝermanaj kaj parencaj lingvoj. Post studvojaĝo al Islando li publikigis en la jaro 1818 la pioniran verkon Undersøgelse om det gamle Nordiske eller Islandske Sprogs Oprindelse (t.e. "Esploro pri la origino de la malnova norda aŭ islanda lingvo"). Por studi ankaŭ la pli malproksime parencajn "trakajn" lingvojn, li subvenciite de la reĝa domo entreprenis en 1816 vojaĝon al Hindio. Li iris per Stokholmo, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Astraĥano, Tbiliso kaj Persio al Bombajo (1820) kaj Cejlono. Ĉi tie li akiris valorajn pahlavajn kaj paliajn manuskriptojn. Reveninte al la Universitato de Kopenhago en la jaro 1823, li estis nomumita profesoro de literatura historio, poste de Orientalistiko. En 1825 li fondis kun Carl Christian Rafn la Nordian Societon pri Praskribaĵoj.
Liaj detalaj kaj sistemaj esploroj de la Praskandinava lingvo laŭ sintakso kaj fonologio liveris la pruvon, ke ĝi parencas proksime al la ceteraj ĝermanaj lingvoj, sed ankaŭ al la slavaj kaj baltaj, krom al la latina kaj la greka. La germana lingvisto Jacob Grimm eksciis pri la verko skribita en la dana lingvo kaj jarojn poste formulis la "Leĝon de Grimm", ne indikante klare de kie li havis la ideon. Tial iuj lingvistoj nomas la leĝon ankaŭ laŭ Rask. Same pionira estis lia verko pri la zenda lingvo, per kiu li montris ke la lingvo de la parsioj estas proksima parenco al Sanskrito. Ankaŭ la ural-altajajn kaj kaŭkazajn lingvarojn detale traktis Rask antaŭ sia frua morto.
Lia tombo troviĝas en tombejo Assistens en la kopenhaga urboparto Nørrebro.
En 1823 Rask projektis aposterioran planlingvon, kiun li tamen neniam mem publikigis. Rimarkinda estas la moderna argumentado de Rask por planlingvo en tiel frua tempo - nur en la dua duono de la 19-a jarcento estiĝis ondo da planlingvaj projektoj [1]. Rask elpensis principojn por ideala internacia lingvo. Liaj principoj estas preskaŭ samaj al tiuj de L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kvankam, ĉar la verko de Rask ne estis publikigita, Zamenhof certe ne konis ĝin [2][3].