Irako estas dividitaj teorie, administracie kaj origine en 18 provincoj aŭ gubernioj, nome muḥāfażah: Anbar, Arbil, Babil, Bagdado, Basra, Dahuk, Dhi Kar, Dijala, Kadisija, Karbala, Kirkuk, Majsan, Muthana, Naĝaf, Ninivo, Saladino, Sulajmanija, kaj Ŭasit.
Iama Prezidento Saddam Hussein dividis la landon en 18 muḥāfażah en la 1970-aj jaroj laŭ tialoj de etna divido.[1] Parto de la kurdoloĝata areo de la lando ricevis aŭtonomecon en 1970. En 2003, post opozicio el la Kurdoj rilate al la divido de Kurdistano en gubernioj,[1] la aŭtonoma ento de nur tri irakaj kurdaj provincoj estis rekonfirmita en 2005 en la konstitucio de Irako,[2] forlasante multajn aliajn kurdomajoritatajn regionojn, kiaj Kirkuk, Ĥanakin, Sinĝar kaj Mandali-Badra, ekster la aŭtonoma Kurda regiono. En 2014 oni faris decidon krei la provincon de Halabja Gubernio el la Halabja Distrikto de la Gubernio Sulajmanija.[3][4]
La 21an de Januaro 2014, la Konsilio de Ministroj de la registaro de Irako aprobis dekomencajn proponojn krei pliajn guberniojn.[5] La Konsilio anoncis ke tiuj du novaj gubernioj Tal Afar kaj Tuz Ĥurmatu estu formitaj el la nunaj gubernioj Ninivo kaj Saladino, respektive.[6] Oni anoncis ankaŭ ke la urbo Faluĝa de la Gubernio Anbar iĝu separata gubernio,<ref name="cab">kio estis anoncita kiel reago al la Sunaisma insurekcio de tiu urbo.