Konkurso | Reguloj | Partoprenu! | ![]() |
Diskuto | alilingve |
VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo, mallonge VikiPrintempo COE, celas stimuli verkadon de artikoloj pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco) kaj pligrandigi konscion pri la regiono. Ĝia formo estas reta redakta konkurso, samtempe okazanta en multaj lingvoj.
Ĝi okazas dum nord-hemisfera printempo honore al diversaj politikaj okazaĵoj, kiuj en printempoj okazis en la regiono. Tamen, male al multaj el ili, VikiPrintempo celas pliproksimigi homojn en paca kunkreado de libera scio.
Tempo: ekde la 21a de Marto ĝis la 30a de Aprilo 2021 UTK.
1. Verku aŭ traduku artikolon. Vi povas partopreni samtempe ĉi tie en Vikipedio kaj en la Esperanta Vikivojaĝo. |
![]() |
2. Aldonu la ŝablonon ((VikiPrintempo COE 2021)) al diskutpaĝo de viaj artikoloj. Tiel ni povos kompariĝi kun alilingvaj komunumoj. |
![]() |
3. Enskribiĝu en la liston de partoprenantoj. |
Vi povas verki novan artikolon aŭ pligrandigi jam ekzistantan.
Premioj estas ĉefe donackartoj - tio estas kuponoj per kiu vi povas aĉeti servon en specifigita valoro. Rekomendataj estas:
Ĉiun unuopan artikolon listigu en unu el la kategorioj. Vi povas samtempe venki en ambaŭ kategorioj.
Originaj artikoloj1a premio | 2a premio | 3a premio |
---|---|---|
donackarto valora 50 € | donackarto valora 25 € | donackarto valora 10 € |
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko |
1a premio | 2a premio | 3a premio |
---|---|---|
donackarto valora 50 € | donackarto valora 25 € | donackarto valora 10 € |
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko |
Specialaj kategorioj estas aldonaj. Vi listigu viajn artikolojn en la ĉefaj kategorioj - la organizanto mem uzos tiujn listojn por kalkuli ankaŭ la specialajn kategoriojn. Vi povas samtempe venki en ambaŭ specialaj kategorioj - sendepende de ĉefaj kategorioj.
Genra egaleco (artikoloj pri virinoj, neduumaj personoj, ne-aliseksemuloj - ĉiuj de la regiono)
|
Vikivojaĝo (artikoloj pri la regiono en Vikivojaĝo)
|
Verku pri ajna temo rilata al (pli vasta) regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo, enkalkulante la Balkanan duoninsulon, Kaŭkazon, Kipron kaj Malton. Plenan liston vidu en reguloj.
Vi povas verki pri Esperantaĵoj rekte rilataj al la regiono - sed ne tutmondaj Esperantaĵoj!
Helpilojn por elekti temon: