Pierre Carlet de Marivaux
Persona informo
Pierre Carlet de Chamblain de Marivaux
Naskiĝo 4-an de februaro 1688 (1688-02-04)
en Parizo
Morto 11-an de februaro 1763 (1763-02-11) (75-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo Saint-Eustache vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto • romanisto • aŭtoroĵurnalisto vd
Aktiva dum 1716–1763 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Carlet de MARIVAUX, [marivo] estas franca verkisto (4-a de februaro 1688 - 12-a de februaro 1763). Lia vera nomo estas Pierre CARLET DE CHAMBLAIN DE MARIVAUX. Li naskiĝis en Parizo, sed pasigis grandan parton de sia junaĝo en Riom, centra Francio. Li komencis sian karieron kiel skribisto de parodioj kaj redaktoro en gazetoj. Ruinigita post la financa katastrofo de Law (bankrotoj), li dediĉis sin al teatro.

Li renovigis la francan teatron, precipe la komedion, bazante ĝin sur nova skribmaniero : priskribo de intima etoso, naskiĝantaj amo-sentoj, rilatoj inter viroj kaj virinoj, en lingva stilo tute nova por tiu epoko. Liaj personaĵoj efektive interparolas kiel en la "vera vivo", sen uzi specifajn vortaron aŭ esprimojn kiuj oni kutime trafis en klasikismaj teatraĵoj. Oni poste nomos tiun delikatan kaj fajnan stilon "marivaudage".

Li skribis multajn teatraĵojn, inter alie:

Li ankaŭ estas la aŭtoro de du romanoj, ofte konsiderataj kiel ĉefverkoj de la franca literaturo:


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri franco. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).