Pedofilio (el la greka pais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas la primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj). Homo kun tia kliniĝo estas pedofilo. Pedofilia konduto ĝenerale estas malakceptita de la socio. Seksa misuzo de infanoj (kiun povas fari eĉ nepedofiloj) estas en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo kondamnita surbaze de la punleĝaro.
La esprimon enkondukis (kiel „Paedophilia erotica“) en 1886 la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing en sia verko Psychopathia sexualis.[1]
Oni skizas la sekvajn trajtojn de pedofilio:
Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de infanoj pedofilio, sed tiam temas nur ofte pri portempa seksa dekliniĝo kaj la primara seksa interesiĝo direktiĝas al plenkreskuloj.
Se la primara inklino celas junulojn (t. e. homojn post komenco de pubero), oni parolas pri efebofilio; se ĝi celas virajn junulojn, oni parolas pri pederastio.
Laŭ diversaj esploroj 12 - 32 % da viroj raportas seksan atraktivecon de infanoj aŭ havas reagon al seksaj stimuloj rilate al infanoj.[2]
La plej danĝerigita aĝo estas inter 4 kaj 14 jaroj kaj oni povas rimarki du pintojn: unu ĉe de 5 ĝis 6 jaroj, la alia ĉe 11 ĝis 12 jaroj.
Por la pedofiloj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la infano kaj ili evitas la rektan seksan kuniĝon (preferas masturbadon).
La moderna pedofilo serĉas "la viktimojn" per Interreto. Ofte okazas, ke la gepatroj mem sendas la infanojn al la pedofilo, kiu anoncas sin ekz. reklamisto, laboranta kun infanoj. Li ofte ofertas sufiĉe grandan sumon da mono (tiu sumo varias depende de la lando) por fotoj kun nudaj infanoj.
Kelkaj pedofiloj formas sekretan grupon per Interreto (krima asocio) kaj interŝanĝas pornografiaĵojn. Tio ne plu estas tre sekura metodo por ili, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝaj enhavo de la paĝoj. Tiam la pedofiloj foje uzas anonimigajn servojn kaj ĉifradon por kaŝi sian veran identecon en la Interreto.
Seksa misuzo de infanoj estas grava problemo, ĉar la seksaj krimuloj vundas la integrecon de la infanoj misuzante sian povon. La infano bezonas por vivi la amon kaj protekton de la plenkreskulo. Tial infano foje eĉ vole akceptas seksajn agojn de la plenkreskulo aŭ eĉ mem proponas ilin, ĉar ĝi kredas, ke tiel ĝi povas al si certigi la amon kaj subtenon de la plenkreskulo. Tio memkompreneble ne estas vere libera decido de la infano, kaj plenkreskulo, kiu la seksan integrecon de infano ne respektas, pro tio praktike ĉie en la mondo estas leĝe persekutata.
Rilate al la jaro 2016 ankoraŭ ne estis konata certa metodo por kuraci pedofilion kaj tiel tute forigi ĝin. Kelkaj seksologoj, ekzemple Petr Weiss diras, ke sinakceptita nekrima pedofilo ne estas malsana laŭ difinoj de la 10-a versio de Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM-10 aŭ angle ICD-10).[3]
Por plibonigi vivon de pedofiloj kaj por certigi ilian minimuman danĝerecon oni ĝenerale sekvas du vojojn: subpremado de la seksa inklino (ekz. per medikamentoj aŭ per aliaj terapiaj metodoj) aŭ akcepto de pedofilio fare de la pedofilo mem kaj eklerno kiel vivi kun ĝi sen danĝero por ĉirkaŭaj homoj.[4] Precipe la dua metodo ne disponeblas en ĉiuj landoj je profesia nivelo.
Ĝenerala socio en pluraj landoj ne diferencas inter laboro kun (kaj eventuala "sanigado" de) misuzintoj de infanoj kaj "veraj" pedofiloj. La ĉefa celo en ambaŭaj kazoj estas, ke la homo ne plu ripetu la agon; sed maniero por labori kun ili devus estis diferenca, pro diferencaj motivoj de misuzintoj (kaj nepedofilaj kaj pedofilaj) unuflanke kaj de nekrimaj pedofiloj aliflanke.
En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – "pedofiliaj" akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio, Irlando). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciindas, ke en tiu ĉi eklezio la pastroj ne rajtas edziĝi, kontraste al la plimulto da aliaj eklezioj. La dogmo de celibato, do vivi ĉaste, sen seksaj agoj sed laŭ la ideo ankaŭ sen seksaj fantazioj kaj inklinoj, fakte ĝuste celas la malon de seksa misuzo, sed sanktecan memkontenton sen ajna deziro kontentigi iujn seksajn instinktojn. Sed ŝajnas ke instinktoj forte movas la kondutojn de homoj, kaj malfacilas en sia vivo perfekte realigi la dogmon de celibato.
En 2019 en Germanio estis malkovrita la plej granda iam trovita reto de pedofiloj kun 30 mil anoj.
La romano "Lolita" de Vladimir Nabokov traktas 30-jaran viron kaj la objekton de lia sopiro, lian dekdujaran vicfilinon, kaj la pedofilan rilaton kiu disvolviĝas inter ili, laŭ kiu la filmo Lolita (1962) estis produktita. La romano "La morto en Venecio" de Thomas Mann traktas viron, kiu enamiĝas al adoleska knabo, sen ke disvolviĝus rilato inter ili. Dum la komenco de la 20-a jarcento, en la franca literaturo elstaris la romano Dédé.