Paul Ramsey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1913 en Mendenhall |
Morto | 29-an de februaro 1988 (74-jaraĝa) en Princeton |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Yale • Millsaps College |
Okupo | |
Okupo | teologo • universitata instruisto • etikisto |
Robert Paul Ramsey (10a de Decembro, 1913 – 29a de Februaro, 1988[1]) estis usona kristana etikisto de la 20a jarcento. Li estis metodista kaj indiĝena de Misisipio. Li gradiĝis el Altlernejo Millsaps en Misisipio kaj en la Universitato de Yale. La ĉefa parto de lia akademia kariero pasiĝis kiel profesoro ĉe la Universitato de Princeton ĝis la fino de sia vivo en 1988.