Pakistana Deklaro (titole Now or Never; Are We to Live or Perish Forever?, Nune aŭ Neniam; Ni vivu aŭ Pereu porĉiame) estis pamfleto verkita kaj publikigita de Choudhary Rahmat Ali,[1][2][3][4][5][6][7][8] en la 28a de januaro 1933, en kiu la vorto Pakistano, ankoraŭ sen la litero i, estis uzita la unuan fojon kaj estis prezentita en la Rondtablaj Konferencoj de 1933.[9]
La nomo Pakistano laŭlitere signifas "Tero de la Pureco" en la urdua kaj la persa. Ĝi estis kreita en 1933 kiel Pakstan fare de Choudhry Rahmat Ali kiu publikigis ĝin en sia pamfleto Now or Never (Nune aŭ neniam),[10] utiligante ĝin kiel akronimon ("tridek milionoj da islamaj fratoj kiuj vivas en PAKSTAN") rilatante al la nomoj de la kvin nordaj regionoj de la Brita Raĝo: nome Panĝabo, Nordokcidenta-Lima-Provinco (Afgania provinco), Kaŝmiro, Sindo, kaj Baluĉistan".[11][12][13] La litero i estis aldonita por moderigi elparolon kaj formi la lingve ĝustan kaj senchavan nomon.[14]