Trayvon MARTIN (naskiĝis la 5-an de februaro, 1995; mortis la 26-an de februaro, 2012) estis senarmila afrika-usona adoleskanto kiun la 28-jara George ZIMMERMAN mortpafis en la orientmeza florida urbo de Sanford, apud Orlando. Zimmerman priskribis la mortpafon kiel memdefendon.[1][2] En la kunteksto de usonaj rasaj tensioj, la cirkonstancoj ĉirkaŭ la murdo de Martin ricevis internacian atenton kaj ekkaŭzis multnombrajn krimenketojn.
Trayvon Martin naskiĝis la 5-an de februaro, 1995, la filo de siaj gepatroj Sybrina FULTON kaj Tracy MARTIN. Konita kiel "Tray" aŭ "Slimm,"[3] Martin vivis kun siaj patrino kaj frato en Miamo. En 11-a klaso ĉe gimnazio Michael Krop,[4] li estis A- kaj B-studento, kiu planis iri universitaton. Li esperis fariĝi aviada teknikisto.[5]
Laŭ sia familio, dum la ludmeza paŭzo en telesendata korbopilko-ludo, 17-jara Trayvon Martin lasis la domon en bariera komunumo (gardita, fermita domaro) kie vivis lia patro en Sanford, Florido, por marŝi al proksima oportuna butiko por aĉeti iujn dolĉaĵojn. Martin ne havis kriman dosieron, laŭ sia familio.[6] Dum reveno al sia domo, lin vidis mem-priskribata kvartalogvatano George Zimmerman,[7] kiu telefonis la kriznumeron 9-1-1. Tamen, Zimmerman ne fakte enskribis sin kiel kvartalogvatano.[8] Krome, laŭ la usona kvartalogvata organizo "USAonWatch.org," oni devas starigi komunuman kvartalogvatan programon nur per polica kontrolo, loka polica aŭ ŝerifa oficiro kiu specialiĝas en la malhelpo de krimoj devas trejni la volontulojn, kaj la volontuloj limiĝas strikte al observo kaj informo kiel kromaj "okuloj kaj oreloj" por la polico; ili ne rajtas porti armilojn kaj devas neniam provi aresti personon kiun ili suspektas de krimaktiveco.[9] La kvartalogvata manlibro klarigas ĉi punkton: "Patrolanojn devus trejni leĝaj instancoj. Oni devus emfazi al membroj ke ili ne posedas policajn povojn, kaj ili ne devos porti armilojn aŭ postveturi veturilojn. Oni devus ilin ankaŭ averti por alarmi policanon aŭ deputiton kiam ili trovas strangan agadon. La membroj devus neniam konfronti suspektindajn personojn, kiuj estas eble armitaj kaj danĝeraj. Ili devus informi leĝajn instancojn pri siaj observoj de suspektindaj agadoj; tamen, civitanoj devus neniam provi efiki sur tiuj observoj. Nur trejnita patrolano devas iam agi surbaze de la observado de suspektindaj agadoj."[10]
Laŭ la dateno de la telekomunikada firmao T-Mobile, deklarita fare de la Martin-familia advokato, Trayvon Martin parolis per poŝtelefono kun sia fianĉino dum la incidento. Ŝin intervjuis la advokato, sed ŝiaj gepatroj petis anonimecon. Ŝi deklaris ke Martin maltrankviliĝis pri "stranga viro" kiu postiris lin kaj ke ŝi konsilis al li kuri. Ŝi asertas ke ŝi aŭdis Martin diri, "Kial vi postkuras min?" poste voĉon kiu respondis: "Kion vi faras tie?" Ŝi deklaris ke la viro puŝis Martin kaj tiam la poŝtelefono subite silentis; ŝi kredis ke li frapfaligis lin. Ŝi provis revoki lin, sed li estis jam neatingebla.[11]
Zimmerman telefonis 9-1-1 por raporti pri la "suspektinda" konduto de Martin, kiun li priskribis kiel "nura marŝanto kaj elrigardanto"[12] La sonbendo de policana depeŝulo surbendigis la fifarulon, kiu asertis, "Ŝajnas ke tiu knabo komplotas ion malbonan. Li dependas de drogoj aŭ io." Zimmerman plue deklaris ke lia mano estis en sia talizono kaj li laŭmarŝis malrapide dum la pluvado kaj rigardis domojn.[13]
La policana depeŝulo avertis Zimmerman ne preni al si iun agon kaj informis lin, ke polico iris survoje al sia loko. Zimmerman respondis ke Martin foriris. La oficiro demandis, ĉu li postkuradis, kaj Zimmerman diris jes. La oficiro informis lin, ke postkurado ne estis necesa.[14]
Kvankam iom da surbenditaj vortoj de Zimmerman estas neklaraj, li ŝajne nomaĉis sian viktimon kiel "forfika prociono" (speco de diskredito ke usonaj rasistoj antaŭe uzis kontraŭ nigruloj), dum aliaj sugestas ke la disputataj vortoj estis "senideaj fiuloj". Aliaj insistas ke la dampataj vortoj ne estas deĉifreblaj.[15]
Loĝantoj de la bariera komunumo donis diversajn rakontojn de Zimmerman. Li estis la sola volontulo por Community Watch, la komunuma gvato de la hejmposedanta asocio, kaj li kondukas sian memdeklaritan vaĉojn armatan kun pistolo 9mm da kalibro dum promenigi sian hundon.
Iuj loĝantoj deklaris ke Zimmerman estis strikta; li iris al la domoj de najbaroj demandante ke loĝantoj serĉadi "junajn nigrulojn kiuj ŝajnas eksteruloj". Aliaj konsideris lin kiel homo "normala", "helpema" kaj "arda pri kvartala sekureco", kiu supozeble haltis antaŭan provan ŝtelon. Laŭdire, la komunumo pasintjare spertis multnombrajn ŝtelojn kaj unu pafadon, kun 402 telefonadoj al la polico. Laŭ la Miami Herald, Zimmerman igis 46 da tiuj ekde la komenco de 2011 "por raporti ĝenojn, perfortojn, malfermitajn fenestrojn kaj aliajn incidentojn. Naŭfoje li vidis iun aŭ ion suspektindan".[16]
Zimmerman prenis enkonduka kurso, kiu celas informi la publikon pri ĝeneralaj konceptoj de leĝo. La Ŝerifoficejo de Seminola Konteo aŭspiciis la programon, en kiu klasoj de tri horoj okazis unufoje per semajno dum 14 semajnoj. Proparolantino Heather SMITH emfazis ke la senpaga programo ne estas trejnada akademio, sed nur informilo intencita por instrui la publikon pri policaj servoj. Ŝi diris: "Ni ne disdonas neniun tipon de ŝerifa aparataro al la partoprenantoj, nek ni ilin deputas."[17] La aresto de Zimmerman en 2005 por la krimimputoj de ataki kaj bati policanon (Paul FLEISHMAN) kaj obstrukci justecon, krom lia ŝtelsekvo kaj mastruma vundo de sia eksa fianĉino, Veronika ZAŬZO, nerajtus lin ĉeesti al la kurso, sed Zimmerman asertis ke li ne scias ke Fleishman fakte estis policano. La prokuroro fine haltis la krimimputojn kontraŭ Zimmerman kiam si konsentis registri en antaŭ-procesa deturnoprogramo por unuaj kulpuloj.[17]