Nicolas de Condorcet
Persona informo
Naskonomo Marie Jean Antoine Nicolas de Caritat
Naskiĝo 17-an de septembro 1743 (1743-09-17)
en Ribemont
Morto 29-an de marto 1794 (1794-03-29) (50-jaraĝa)
en Bourg-la-Reine
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per toksiĝo vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio Ĝirondano vd
Familio
Edz(in)o Sophie de Condorcet vd
Infanoj Elisa de Caritat de Condorcet vd
Profesio
Alia nomo Joachim Schwartz vd
Okupo filozofo • matematikisto • ekonomikistopolitikisto • politikologo • biografo • sociologoverkisto vd
Laborkampo matematiko vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Skizo de Historia Tabelo de la Progreso de la Homa Spirito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Markizo de Condorcet

Marie Jean Antoine Nicolas de Caritat, markizo de Condorcet, en esperanto Nikolao Kondorceto[1] (naskiĝis la 17-an de septembro 1743 en Ribemont (Aisne), mortis la 29-an de marto 1794 en Bourg-la-Reine (Hauts-de-Seine)) estis franca filozofo, matematikisto, politikisto, politologo kaj membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.

Biografio

Li estis prezidanto de la Leĝfaranta asembleo de 1791 dum la Franca Revolucio kaj deputito en la Konvencio de 1792. Li faris ambiciajn planojn por plibonigi la publikan instruadon, novan konstitucion, socialan egalecon, homajn raitojn kaj virinajn raitojn. Li estis arestita kaj kulpigita je ĝirondismo kaj antaŭ suferi mortigon li mem sin venenis.

Li donis gravajn kontribuojn al diversaj fakoj, interalie li aplikis matematikon al sociaj sciencoj kaj interalie malkovris la Kondorcet-paradokson kaj proponis ekzemplon de Kondorcet-balotado.

Krom la intereso pri la edukado, konstatis la neceson de komuna lingvo por la tuta homaro.

Verkaro

Esquisse d'un tableau historique des progres de l'esprit humain, 1795

Referencoj

  1. Laŭ 2a kaj 15a reguloj de Fundamento kaj Akademia rekomendo:
    http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html

Vidu ankaŭ