Muzeo Stedelijk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Stedelijk Museum Amsterdam | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
arta muzeo | |||||
Lando | Nederlando vd | ||||
Situo | Amsterdamo | ||||
Adreso | Museumplein 10 | ||||
Poŝtkodo | 1071 DJ | ||||
Situanta sur | Museumplein | ||||
Estiĝo | 1874 | ||||
Malfermo | 1895 | ||||
Estro | Rein Wolfs | ||||
Direktoro | Beatrix Ruf • Rein Wolfs • Cornelis Baard • Wim Beeren • Rudi Fuchs • Ann Goldstein • Willem Sandberg • Edy de Wilde • David Röell • Jan Eduard van Someren Brand • Gijs van Tuyl | ||||
Koordinatoj | 52° 21′ 28″ N, 4° 52′ 47″ O (mapo)52.3577784.879722Koordinatoj: 52° 21′ 28″ N, 4° 52′ 47″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 675 000 (2015) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.stedelijk.nl/ | ||||
La Stedelijk Museum Amsterdam ([ˈsteːdələk myˈzeːjɵm ˌɑmstərˈdɑm]; Municipa Muzeo Amsterdama), parole konata ankaŭ kiel Stedelijk, estas muzeo por moderna arto, nuntempa arto, kaj desegno situanta en Amsterdamo, Nederlando.[1][2]
La konstruaĵo de la 19a jarcento estis desegnita de Adriaan Willem Weissman kaj la kromaĵo de la 21a jarcento kun la nuntempa enirejo estis desegnita de la Arkitektoj Benthem Crouwel.
La muzeo situantas en la muzeejo Museumplein (Muzeplaco) en la kvartalo stadsdeel nome Amsterdama Sudo,[3] kie ĝi estas ĉe la Muzeo Van Gogh, la Rijksmuseum, kaj la koncertejo Concertgebouw.[4]
En 2015, la muzeo havis ĉirkaŭkalkulitajn 675,000 vizitantojn.
La kolekto enhavas modernan kaj nuntempan artojn kaj desegnojn el komenco de la 20a jarcento ĝis la 21a jarcento. Ĝi prezentas artistojn kiaj Vincent van Gogh, Wassily Kandinsky, Ernst Ludwig Kirchner, Marc Chagall, Henri Matisse, Jackson Pollock, Karel Appel, Andy Warhol, Willem de Kooning, Marlene Dumas, Lucio Fontana, kaj Gilbert & George.[2]
La kolekto estas sub-dividita en la jenaj fakoj:
La muzeo komencis kiel projekto de lokaj aŭtoritatoj kaj privatuloj kaj dekomence enhavis militaĵojn el la Amsterdama milico, Aziajn artaĵoon, kaj objektojn el la Muzeoj de Kronometrio kaj de Medicino-Farmacio.