Mulao (angle mullah; france moulay; perse: ملا) estas islama instruisto, pastro aŭ studento pri teologio. La nomo devenas el la araba مولى, maulā, t.e. "sinjoro", "majstro" aŭ "protektanto". Komence mulao estis kutima nomo por ŝijaismaj religi- kaj jurkleruloj laŭ la araba titolo maulā.
Hodiaŭ oni uzas la vorton por ĉiuj kleruloj sub la ajatolo.
En islama orienta kultursfero oni uzas la vorton aldonita al la nomo por honorigi nobelon.
La vorto troviĝas interalie en norda Afriko en nomoj de lokoj kaj sanktejoj, nomitaj laŭ iu mulao.