Mooj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La mooj (aliaj nomoj: Degha, Janela, Aculo, Mmfo, Mohua, Mochia, Miao, Mo Jia, Mo Min, Buru (Buro), Ching, Sou kaj Panyam) estas etno en Ganao kaj Ebur-Bordo. Ili mem nomas sin Deg, la nomo Mo estas uzata de iliaj najbaroj kaj de eksteruloj. Ankaŭ en la koloniisma epoko oni nomis ilin Mo.

La hodiaŭa ganaa loĝregiono de la mooj troviĝas sude de la Nigra Voltao oriente de la urbo Bandao (Banda) kun kernregiono vidalvide al Bamboi, kie tradicie aŝantia pramo veturadas trans la Nigran Voltaon. (Bamboi situas je la norda bordo de la suda riverparto). Parto de la mooj setlas ankaŭ norde de la Nigra Voltao. Plia malgranda Mo-grupo loĝas pli norde en la nordoriento de la lobi-lando, proksimume en la ĉirkaŭejo de la punkto 09°40’ N; 02°30’W.


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.

Literaturo

Eksteraj ligiloj